Melchnau: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
e Roboto: Automata tekst-anstataŭigo: (-==Eksteraj Ligiloj== +== Eksteraj ligiloj ==)
esperantigita ŝablono (Referencoj), formatigo de buloj, formatigo de titoloj, +Projektoj
Linio 17:
|priskribo de mapo=Mapo de Melchnau}}
 
== Pri la komunumo ==
'''Melchnau''' (prononcu ''melĥnaŭ'') estis ĝis la 31-a de decembro [[2009]] komunumo de la [[distrikto Aarwangen]] kaj ek de la 1-a de januaro [[2010]] komunumo de la [[administra distrikto Supra Argovio]] en [[Kantono Berno]], [[Svislando]]. Ĝi havis 1540 loĝantojn je la 31-a de decembro 2009.
 
== Geografio ==
Melchnau situas en [[Svisa Mezlando]] proksimume 5 kilometrojn sudoriente de la urbo [[Langenthal]] en oriento de [[Kantono Berno]] ĉe ties limo al [[Kantono Lucerno]], nordokcidente de la [[Napf|Napf-regiono]]. La komunumo Melchnau konsistas el la setlejoj [[Im Gjuch]], [[Unterdorf]], [[Oberdorf]], [[Sunnhalde]], [[Festi]] kaj [[Gibel]], kaj diversaj izolitaj bienoj.
 
Linio 26:
<ref>Fonto: [http://www.bfs.admin.ch/bfs/portal/de/index/themen/02/03/blank/data/gemeindedaten.html Komunumdatumoj de la retejo de la Svisa Federacia Oficejo pri Statistiko, retejo konsultita la 5-an de novembro 2011]</ref>
 
== Najbaraj komunumoj ==
La komunumo Melchnau limas en nordo al [[Untersteckholz]], kiu ek de la 1-a de januaro [[2010]] formas parton de la komunumo [[Langenthal BE|Langenthal]], en nordnordoriento al [[Pfaffnau]] ([[Kantono Lucerno|LU]]), en oriento al [[Altbüron]] ([[Kantono Lucerno|LU]]), en sudoriento al [[Grossdietwil]] ([[Kantono Lucerno|LU]]), en sudsudoriento al [[Gondiswil]], en sudokcidento al [[Reisiswil]], en okcidento al [[Madiswil]], kaj en nordokcidento al [[Busswil ĉe Melchnau]].
 
== Trafiko ==
Tra Melchnau pasas la kantona ĉefvojo n-ro 239.1 de [[Langenthal BE|Langenthal]] al [[Haltestelle Gondiswil]], krome la kantona ĉefvojo n-ro 256.1 kondukas de Melchnau al [[Altbüron]]. La plej proksima alveturejo al la [[svisa aŭtovojo A1]] situas proksimume 12 kilometrojn norde apud [[Rothrist]]. De Melnchau ĝis kondukis [[tramo|tramlinio]] al [[Langenthal]]. Inter Melchnau kaj Sankt-Urban la linio en la jaro [[1982]] estis fermita por la laŭhorara trafiko. La linio tamen ankoraŭ ekzistas kaj servas por muzeaj kaj nostalgiaj ekskursoj. La konekto al la publika transportreto funkcias ek de 1982 per rekta buslinio inter Melnchnau kaj Langenthal.
 
== Historio ==
La unua dokumenta mencio de Melchnau datiĝas el la jaro [[1100]] kiel ''Melchnovo'' en doncadokumento al la [[Monaĥejo Einsiedeln]]<ref>Fonto: [http://www.klosterarchiv.ch/e-archiv_archivalien_detail.php?signatur=KAE, A.CB.2&start=32 Elektronika arkivejo de la Monaĥejo Einsiedeln]</ref>. Sekvis mencio en [[1194]] kiel ''Melchinove''. Dum [[mezepoko]] la Baronoj de Grünenberg havis sian prasiedjon en burgo sur la kastela monto de Melchnau. En la jaro [[1444]] kaj [[1480]] la Senjorujo Grünenberg fariĝis havaĵo de la urbo [[Berno]]. Sub la berna regado ĝi formis ĝis la [[Helveta Revolucio]] de [[1798]] kune kun [[Gondiswil]], [[Busswil]] kaj [[Aerbolligen]] malaltan tribunaldistrikton de la [[voktejo Aarwangen]]. Poste ĝis [[1803]] Melchnau apartenis al la helveta distrikto Langenthal kaj ek de 1803 al la [[distrikto Aarwangen]], kiu kun efiko de la 1-a de januaro [[2010]] estis integrita al la [[administra distrikto Supra Argovio]]. <ref>Fonto: [http://www.hls-dhs-dss.ch/textes/d/D196.php ''Anne-Marie Dubler'': ''Melchnau'' en ''Historia Leksikono de Svislando'' (2009-11-03)]</ref>
 
== Notoj kaj referencoj ==
<references />{{Referencoj}} <!-- Helpo : http://eo.wikipedia.org/wiki/Helpo:Referencoj kaj piednotoj -->
 
== Eksteraj ligiloj ==
{{Projektoj}}
* [http://www.melchnau.ch Oficiala retejo de la komunumo Melchnau]
{{komunejokat}}
{{Komunejokat}}
 
== Bildoj ==
<gallery>
Dosiero:2012-03-17-Supra Argovio (Foto Dietrich Michael Weidmann) 095.JPG|<small>Vilaĝeniro, alventante de Reisiswil</small>
Linio 52 ⟶ 53:
Dosiero:2012-03-17-Supra Argovio (Foto Dietrich Michael Weidmann) 132.JPG|<small>Vilaĝa strato kun faktrabdomoj</small>
</gallery>
<br />
{{Navigilo:Komunumoj de la administra distrikto Supra Argovio}}
{{Navigilo:Komunumoj de la distrikto Aarwangen}}