Sklavo-Marbordo: Malsamoj inter versioj

19 bitokojn aldonis ,  antaŭ 1 jaro
formatigo de titoloj, +Projektoj
(formatigo de titoloj, +Projektoj)
[[Dosiero:Guinea map 1725.jpg|eta|Klasifiko de la [[Gvinea Golfo|gvinea marbordo]] laŭ ĝiaj "produktoj" en la 16-a jarcento]]
La '''Sklavo-Marbordo''' aŭ ankaŭ '''Diego Cao''' (nomata laŭ [[Diogo Cão|portugala malkovrinto]]) estas la historia nomo de la marbordo de [[Togolando]], [[Benino]] kaj okcidenta [[Niĝerio]]. La Sklavo-Marbordo situas je la [[Gvinea Golfo]], ĉe la Golfo de Benino, kaj longas proksimume 450 kilometrojn. En la antaŭkoloniisma epoko ĝi estis unu el la plej dense loĝataj regionoj de Afriko. La havenoj ĉe la Sklavo-Marbordo estis ekde la 16-a ĝis la 19-a jarcentoj gravaj centroj de la [[sklavokomerco]].
 
== Malkovro kaj koloniigo ==
En la 15-a jarcento portugalaj maristoj, serĉante surmaran vojon al Barato, malkovris la marbordon. Post la malkovro baldaŭ komenciĝis fazo de konkurenco inter [[Hispanujo]] kaj [[Portugalujo]]. Pro la diversaj interesoj de la du ŝtatoj, ili decidis, dispartigi la diversajn grandregionojn de intereso. Portugalujo transprenis la ekspluato de Afriko, dum kiam Hispanujo koncentriĝis pri teritorioj en [[Ameriko]]. Portugalujo atingis per tio hegemonion, kies konsekvencoj efikos ĝis en la 20-a jarcento.
 
== Sklavokomerco ==
Baldaŭ post la esploro de la regiono komenciĝis vigla komerco kun devigrekrutigitaj aŭ ĉaskaptitaj afrikanoj, kiujn oni deportis al la diversaj sklavofoirejoj de la marbordo. De tie disvolviĝis la transatlantika [[sklavokomerco]]. Proksimume 20 elcentoj de la proksimume 20 milionoj da kaptitoj estis ekspedataj per ŝipo ekde la marbordo Diego Cao; komence tion faris portugalaj ŝiparoj, pli malfrue la merkato malfermiĝis, kaj ĝin ankaŭ partoprenis angloj, francoj, danoj, nederlandanoj kaj eĉ [[Brandenburgio|brandenburgianoj]].
 
=== Metodo de sklavokaptado ===
[[Dosiero:AfricanSlavesTransport.jpg|eta|Sklavotransporto direkton al la marbordo]]
 
La penegaj surpiedaj marŝoj en la marbordajn urbojn postulis sian tributo: maljunuloj, malfortuloj kaj infanoj mortis pro elĉerpiĝo.
 
=== Velko de la sklavokomerco ===
Per la komenciĝo de la [[industriiĝo]] en la vendomerkatoj de la komercistoj la negoco perdis pli kaj pli sian gravecon. Krom tio evoluis [[Aboliciismo|aboliciismaj]] movadoj, kiuj provis venkigi la forigo de la sklavokomerco. En 1803 [[Danujo]] kiel unua sklavokomerca lando malpermesis la [[sklavokomerco]]n. Kiel unua grandpotenco en 1807 [[Britujo]] malpermesis la sklavokomercon; [[Usono]] sekvis en 1808, je kio tamen la sistemo de sklaveco konserviĝis ĝis la fino de la [[Usona Enlanda Milito]] en la plejparte suda duono de la [[federaciero]]j. Sur la [[Viena Kongreso]] de 1815 Britujo realigis principan malpermeson de la sklavokomerco.
* [[Aboliciismo]]
* [[Triangula komerco]]
 
== Eksteraj ligiloj ==
{{Projektoj}}
* [http://www.geschichte.uni-hannover.de/fachgebiete/afrika/aeg/perspektiven/115_af_dahomey.pdf Efikoj kaj ekonomia senco de la sklavokomerco sur la Dahomejoj]
 
174 876

redaktoj