Parizo: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
→‎Klimato: Korekto de eraro
Linio 169:
=== Klimato ===
Parizo havas [[Oceana klimato|oceanan klimaton]], influitan de la [[Golfa Marfluo]]. La urbo tial ĝuas mezvarman veteron, kaj tre malofte spertas varmegajn aŭ fridegajn temperaturojn. La averaĝa [[Somero|somera]] temperaturo estas ĉirkaŭ 24[[Celsius|°C]], kaj la averaĝa [[Vintro|vintra]] temperaturo estas proksimume 1 °C. La rekordo de la plej alta temperaturo, registrita je la [[28-a de julio]] [[1948]], estis 40,4 °C. La plej malvarman,
-23,9&nbsp;°C, atingis Parizo je la [[10-a de decembro]] [[1879]]<ref>'''(fr)''' [http://www.paris.fr/portail/accueil/Portal.lut?page_id=4946&document_type_id=5&document_id=3076&portlet_id=10579 Geografio de la ĉefurbo: la klimato (INSEE)]</ref>. Sed pli freŝdate, la [[Pariza Regiono]] ja spertis ekstremajn temperaturojn, precipe dum la [[eŭropa varmego de 2003]] kaj dum la tre frida vintro komence de [[2006]].
 
[[Pluvo]] povas okazi je iu ajn periodo de la jaro, kaj Parizo estas famkonata pro siaj subitaj ekpluvegoj. La urbo spertas averaĝan jaran pluvoprecipitadon po proksimume 641,6&nbsp;mm<ref>'''(fr)''' [http://www.paris.fr/portail/accueil/Portal.lut?page_id=4946&document_type_id=5&document_id=3076&portlet_id=1057 Geografio de la ĉefurbo: la klimato (INSEE)]</ref>. [[Neĝo]] estas relative malofta kaj kutime aperas dum [[januaro]] aŭ [[februaro]], kiuj estas la du plej malvarmaj monatoj, kvankam neĝo povas fali tiel malfrue kiel [[aprilo]]. Preskaŭ neniam ĝi amasiĝas sufiĉe por krei tavolon daŭrintan pli ol unu tago.