Burgoteatrejo: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Neniu resumo de redakto
Linio 6:
 
La orgigino de ĉekortega teatro estis jam en la jaro 1741-a kiam [[Maria Tereza de Aŭstrio]] orodnis ŝanĝi la balejon en operejon-dramteatrejon. Sed tamen iĝis la alikonstruiĝo ne antaŭ la periodo inter 1748 kaj 1756. Ĝis 1752 surscenigitis ene italaj operoj kaj germanaj teatraĵoj; poste ekmodis francaĵoj kiu plej gravis ĝis 1882. Nur ekde 1776, sub la regado de imperiestro [[Jozefo la 2-a (Sankta Romia Imperio)]] ĝi iĝis loko de arto ĉefe en germana lingvo. Inter 1798 akj 1807 ludonitis la teatrejo je la seneskalo [[Peter von Braun]], inter 1807 kaj 1821 al la teatrosocieto ''Theaterunternehmungsgesellschaft''. En 1821 iĝis grafo [[Moritz Dietrichstein]] la estro, kiu submetitis en 1826 en la manojn de la Supera ĉambristo. Sub Dietrichstein aktivis kiel artistaj sekretarioj [[Joseph Schreyvogel]], J. L. Deinhardstein kaj [[Franz von Holbein]]. En 1849 nomumitis artista direktoro [[Heinrich Laube]] sub kiu ekis vere glora tempo de Burgoteatrejo. Post lia demisio en 1867 estris la tuton ĉefreĝisoro [[August Wolff]] el [[Mannhein]]. Lin posteulis en 1871 Franz Dingelstedt (ĝis 1881); poste venis [[Adolf Wilbrandt]] (1881–87). Post kiam la aktoro [[Adolf von Sonnenthal]] dum certa tempo provizore gvidis la teatron enkondukitis en la 1.11.1888 [[August Förster]] je estreco. Post nur unu jaron da deĵoro (pro morto subita) venis [[Max Burckhard]], frua ministeria oficialulo ekde la 12.5.1890 (ĝis 1897). Posteulis la verkisto [[Paul Schlenther]]. En la 12.3.1945 la teatrejo tre damaĝitis per bomboj kaj unu monaton poste per fajro. Ĝi restis fermita ĝis 1955; intertempe estis provizora aktoradloko ĉe ''Kafejo Ronacher''.
==La teatro kaj ĝiaj aktoroj==
La Burgoteatrejo restis forte tradicia loko kun klasika kulturinterpreto ĝis la malfruaj 1960-aj jaroj. De la fruaj 1970-aj jaroj ĝi iĝis ejo por kelkaj el la plej gravaj reĝisoroj kaj dizajnistoj de Eŭropo. Kun multaj debutprezentoj de ludoj skribitaj fare de Thomas Bernhard, Elfriede Jelinek, Peter Handke, Peter Turrini kaj George Tabori, [[Claus Peymann]] sukcesis aserti la reputacion de la Burgtheater kiel unu el la plej modernaj scenejoj de Eŭropo.
 
Inter la plej konataj aktoroj en la ensemblo de proksimume 120 membroj estas: Sven-Eric Bechtolf, Klaus Maria Brandauer, Kirsten Dene, Andrea Clausen, Bruno Ganz, Karlheinz Hackl, Robert Meyer, Gertraud Jesserer, August Diehl, Jutta Lampe, Susanne Lothar, Michael Maertens, Tamara Metelka, Birgit Minichmayr, Nicholas Ofczarek, Hedwig Pistorius, Elisabeth Orth, Martin Schwab, Peter Simonischek, Ulrich Tukur, Franz Tscherne kaj Gert Voss.
 
Kelkaj famaj iamaj membroj de la ensemblo estis Max Devrient, Josef Kainz, Josef Lewinsky, Joseph Schreyvogel, Adolf von Sonnenthal, Charlotte Wolter, Ludwig Gabillon, Zerline Gabillon, Attila Hörbiger, Paula Wessely, Curd Jürgens, O. W. Fischer, Paul Hörbiger, Otto Tausig, Peter Weck, Fritz Muliar, kaj Christoph Waltz. Precipe indaj artistoj povas esti elektitaj honorindaj membroj. Iliaj nomoj estas gravuritaj en marmoro ĉe la ceremonia ŝtuparo ĉe la flanko de la teatro alfrontanta la Popolĝardenon. Membroj de honoro inkludas: Annemarie Düringer, Wolfgang Gasser, Heinrich Schweiger, Gusti Wolf, Klaus Maria Brandauer kaj Michael Heltau.
 
La Burgoteatrejo havis produktadojn enscenigitajn fare de direktoroj kiel Otto Schenk, Peter Hall, Giorgio Strehler, Luca Ronconi, Hans Neuenfels, Terry Hands, Jonathan Miller, Peter Zadek, Paulus Manker, Luc Bondy, Christoph Schlingensief kaj Thomas Vinterberg. Inter la enscenigintoj kaj kostumistoj estis Fritz Wotruba, Luciano Damiani, Pier Luigi Pizzi, Ezio Frigerio, Franca Squarciapino, Josef Svoboda, Anselm Kiefer, Moidele Bickel kaj Milena Canonero.
 
==Fonto==