Armea Spaco Libavá: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
eNeniu resumo de redakto
eNeniu resumo de redakto
Linio 1:
'''Armea spaco Libavá''' estas [[armea spaco]] kun areo 327,2382 km² situanta en [[Regiono Olomouc]], en nordoriento de [[distrikto Olomouc]], en tereno de montetaro [[Oderské vrchy]].
 
Sidejurbo de la armea spaco Libavá estas [[Město Libavá]]. La armea spaco estiĝis la [[1-a de oktobro|1-an de oktobro]] de [[1946]] surbaze de dicidodecido de registaro de [[Klement Gottwald]] el la tago [[17-a de septembro]] de [[1946]] je establo de "armea ekzerca spaco Libavá". Ties parto fariĝis la plenaj katastraj teritorioj de 24 vilaĝoj (16 el politika distrikto Moravský Beroun, dumel kiokiuj vilaĝo Nové Oldřůvky hodiaŭ ne plu estas parto de la armea spaco; 1 el politika distrikto Šternberk; 4 el politika distrikto Hranice; 3 el politika distrikto Olomouc). En ĉiuj ĉi tieaj vilaĝoj ĝis tiu tempo vivis eksplicite germanoj, kiuj estis en [[1946]] devidedevige ellandigitaj, poste sekvis ankaŭ ellandigo de ĉeĥaj almigrintoj kaj "orfosistoj", kiuj ĉi tien venadis iom post iom ekde la jaro [[1945]]. En la paso de sekvantaj jaroj la forlasitaj vilaĝoj estis sinsekve ruinigitaj inkluzive de historiaj memorigaĵoj, kiuj estis vico da preĝejoj, kapeloj kaj kampaj krucoj, akvaj kaj ventomuelejoj kaj tradiciaj kamparanaj konstruaĵoj. Escepto fariĝis sole urbo [[Město Libavá]] kaj eksaj vilaĝoj [[Heroltovice]], [[Luboměř pod Strážnou]], [[Kozlov u Města Libavá]] kaj [[Slavkov u Města Libavá]], kie ĝis hodiaŭ estas maldensa loĝigo.
 
En la teritorio de la armea spaco estas malpermesita privata posedaĵo, kio montriĝas precipe en malfloro de ĝis nun konservitaj konstruaĵoj.