Hermann von Pückler-Muskau: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Linio 2:
'''Hermann Ludwig Heinrich von PÜCKLER-MUSKAU''' (naskiĝinta la {{daton|30|10|1785}} en [[bad Muskau|Muskau]], mortinta sur Kastelo Branitz la {{daton|4|2|1871}} en [[Cottbus|Cottbus-Sandow]]) estis [[germanio|germana]] nobelo, verkisto kaj pejzaĝĝardenisto. Lia pseŭdonimo kiel vojaĝanto kaj verkisto estis ''Der Verstorbene'' aŭ ''Semilasso''.
==Vivo==
Post frekvento de instituto de la [[moraviaj fratoj|Herrnhutanoj]] en [[Uhyst (Spree)]] li iris al ''Pädagogium'' je [[Halle (Saale)]] kaj al [[Philanthropinum]] je [[Dessau]]. Poste li studis en [[Leipzig]] jursciencojn. Sed en 1803 li iĝis en [[Dresdeno]] leŭtenanto en la regimento ''Garde du corps''. Post kelkaj jaroj li forlasis la armeon en la rango de kavaleria kapitano. Li vojaĝis al Francujo kaj Italujo kaj iĝis post reveno en 1811 post la morto patra posedanto de la ''Regujo muskau-a'' (Standesherrschaft Muskau). Post la komenco de la kampanjo de 1813 kontraŭ [[Napoleono Bonaparte]] Pückler servis kiel majoro ĉe la [[rusoj]] kaj akompanis kiel adjutanto la batalestron [[Bernhard von Sachsen-Weimar]]. Plialtrangigite je subkoloneleco Pückler plurfoje montris sian kuraĝon (ekz. dum la sturmpreno de Merxem[[Merksem]]) kaj ankaŭ kiel guberniestro de [[Bruĝo]] li estis tre lerta.
 
Post pacfaro li vojaĝos al [[Anglujo]] vivonte alterne en [[Berlino]], [[Dresdeno]] kaj Muskau. En 1817 li nuptis la vidvinigitan regnan grafinon von Pappenheim, filinon de la princo de Hardenberg; divorco kun ambaŭparta konsento iĝis en 1826. Intenco lia estis ankaŭ per nova geedzeco en Anglujo plibonigi la katastrofan financan situacion de sia regujo. Post planforĵeto la du personoj daŭre kunvivis pace kaj harmonie sen nova nupto.
 
Intertempe la reĝo nobeligis lin en 1822 je princo ĉar Pückler dum la enkorpigo de [[Luzacio]] en [[Prusio]]n ege meritis. En 1828 Pückler duafoje vojaĝos al Anglujo kaj Franclando, en 1835 al [[Alĝerio]] kaj Norda Afriko, en 1837 al [[Egipto]], [[Malgranda Azio]] kaj [[Grekujo]]. Hejmeniro ne okazis antaŭ la jaro 1840. Post kiam oni devis veni la ''Regujon muskau-an'' en 1845 li vivis ĉe diversaj lokoj en Germanujo kaj Italujo antaŭ ol ekloĝi ĉe [[Kastelo Branitz]] apud Cottbus. Ekde 1861 li portis ĉiam la princan titolon publike (Durchlaucht) kaj ekdeputitis ĉe la prusia supera parlamenta ĉambro en 1863.
 
==Pioniro ĝardenista==
Pückler estis pioniro de [[pejzaĝa ĝardeno|pejzaĝĝardenado]] en Germanujo. Post studo de la ĝardenoj de [[William Kent]] en [[Anglujo]] li kreis la parkon en Muskau kie li unuafoje substrekis la t.n. fruktodonan principon, nome enkorpigi la ĉirkaŭaĵojn en la ĝardenon. Post la vendo de la bienoj en Muskau li ekkreivis ĉe Branitz kaj sukcesis krei en la plej malfekunda regiono modelon de libera kaj memstara stilo. Pückler ankaŭ influis la aranĝojn de la parkoj en [[Babelsberg]], [[kastelo Ettersburg|Ettersburg]] apud [[Vajmaro]], [[kastelo Wilhelmsthal|Wilhelmsthal]] apud [[Eisenach]], [[kastelo Altenstein|Altenstein]] apud [[Bad Liebenstein]] ktp. Per al averko »Andeutungen über Landschaftsgärtnerei«, priskribo de la zonoj en Muskau (Stuttgart 1834) tiu ĉi modo gravis ĝenerale en Germanujo. Tre influis li lian dungiton [[Eduard Petzold]].