Orlica montaro: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
eNeniu resumo de redakto
Neniu resumo de redakto
Linio 1:
[[Dosiero:OH_Anenský_vrch.jpg|center|thumb|750px|Vido al Orlica montaro el plafono de fortikaĵo [[R S-84 "Arnošt"]], situanta sur [[Anenský vrch]]]]
'''Orlica montaro''' (ĉeĥe '''Orlické hory''') estas [[montaro]] en [[Ĉeĥio]] kaj ĝi etendiĝas en norda parto de orienta [[Bohemio]] en distriktoj [[distrikto Rychnov nad Kněžnou|Rychnov nad Kněžnou]], [[distrikto Ústí nad Orlicí|Ústí nad Orlicí]] kaj [[distrikto Náchod|Náchod]]. Ĝi kreas nordan ŝtatlimon de Ĉeĥio kun [[Pollando]].
'''Orlica montaro''' (ĉeĥe Orlické hory) estas la malplej granda kaj la tria plej granda [[montaro]] en [[Ĉeĥio|Ĉeĥa respubliko]], kies plej granda monto estas [[Králický Sněžník]] kun alteco de 1423 m s.m. Du montdorsoj kun montopintoj super 1000 m s.m. estas apartigitaj per valo de rivero [[Morava]], kiu fontas en alteco 1390 m s.m. La montaro estas disakvejo de tri maroj, tial ĝi estadas nomata tegmento de [[Eŭropo]]. La tuta montaro de Králický Sněžník estas turisme dankema por piedirantoj kaj por biciklistoj per siaj naturbelecoj, belegaj vidoj, botanikaj interesaĵoj kaj trankvilo.
 
Orlica montaro dekliniĝas malrapide en la internon de Bohemio kaj iom post iom ĝi transiras en ondiĝintan cismontaron. La tuta zono de la montaro estas 55 [[km]] longa kaj ties larĝeco estas diferenca inter 3 - 8 km. Mezproksima supermara alteco estas 789 m. Montodorson kreas de nordo [[Vrchmezí]] (1084 m), [[Šerlich]] (1027 m), [[Malá Deštná]] (1090 m), [[Velká Deštná]] (1115 m - la plej granda monto de Orlica montaro), [[Jelenka]] (1097 m), [[Koruna]] (1099 m), [[Homole]] (1001 m), [[Tetřevec]] (1043 m), [[Kunštátská kaple]] (1035 m) kaj [[Anenský vrch]] (996 m).
Tra la montaro kondukas ankaŭ [[linio de ĉeĥoslovakaj antaŭmilitaj fortikaĵoj]] kaj kelkaj [[fuortaro|fuortaroj]] troviĝas en ĝi.
 
Riveroj [[Divoká Orlice]] kaj [[Tichá Orlice]] trapenetras la montaron tra rompaj valoj. [[Klimato]] estas kruda kun sufiĉo da pluvo. [[Neĝo]] kuŝas proksimume 4 monatoj. Nordon deakvigas rivero [[Metuje]] kaj ties alfluoj, sudon Tichá Orlice kaj Divoká Orlice. Sur Divoká Orlice estis en la jaro 1939 konstruita valbaraĵo [[Pastviny (valbaraĵo)|Pastviny]].
 
Atraktivecon de la regiono trateksita per markitaj [[turismo|turismaj]] [[pado]]j substrekas memstara arkitektona elemento, kiu estas sistemo de armeaj [[fuorto]]j kaj [[fuortaro]]j de [[ĉeĥoslovakaj antaŭmilitaj fortikaĵoj]] el la tridekaj jaroj de la [[20-a jarcento]].
 
== Rilataj temoj ==