Kronvirusa malsano: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
RG72 (diskuto | kontribuoj)
de koronaria virso
Linio 1:
[[Dosiero:Sars-corona.png|eta|La [[koronaria viruso|koronviruso]], kaŭzanto de sasoso]]
'''Sasoso''' (Severa Akuta Spira Sindromo - SASoSo), aŭ ''sarso'' (de la angla ''Severe acute respiratory syndrome'') estas ''netipa [[pneŭmonio]]'', kiu originale aperis en [[Ĉinio]]. En majo 2003, 6234 homoj havis sasoson kaj 435 jam mortis.
 
Linio 60:
== Infekta aganto: koronviruso ==
 
Dum tiu tempo sciencistoj en multaj landoj intense penegis trovi la mikrobon, kiu kaŭzas tiun antaŭe nekonatan infektan malsanon. Komence erare ili opiniis, ke ĝi estas ia nova viruso de gripo, sed post kelkaj semajnoj estis malkovrita la [[koronaria viruso|koronviruso]], kiu kaŭzis tiun malsanon. La familio ''Coronaviridae'' delonge estas konata al virusologoj. Sur la supraĵo de la virusoj estas tubereca kovrilo, simila al krono aŭ korono. Koronvirusoj estas grandaj [[RNA]]-enhavantaj virusoj. Ili disvastiĝas inter vertebruloj kaj tie kaŭzas bronkiton, hepatiton, gastroenteriton, encefaliton ktp. Ĉe homoj ili estas la ofta kaŭzo de tiel nomataj malvarmumaj malsanoj kaj gastroenterito, kaj ili transmisiiĝas precipe per aerguta medio.
 
La koronviruso, kaŭzanta netipan pneŭmonion, forte diferencas de antaŭe konataj tiaj virusoj. La malsanuloj eligas la viruson plej ofte kun muko, sputaĵo, salivo dum tusado, ternado, parolado, spirado. Krome, la virusoj estas trovitaj en sango, fekaĵo, urino, vomaĵo. Tial, krom la precipa aerguta vojo de transmisio, la malsano povas disvastiĝi per infektitaj akvo, nutraĵo kaj diversaj aliaj materialoj. La koronviruso estis nomita Urbani SARS-associated coronavirus, memore al la kuracisto Carlo Urbani, kiu diagnozis la malsanon, infektiĝis kaj malgraŭ kuracado pereis pro sarso la [[29-an de marto]] [[2003]].