Ottó Haszpra: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
pliaj informoj
Linio 1:
'''HASZPRA Ottó''' (naskiĝis la [[11-an de septembro]] [[1928]] en [[Budapeŝto]]) estas hungara esperantisto.
'''HASZPRA Ottó''', d-ro de la sciencoj, akademiano, fakulo pri fluidmekaniko, aŭtoro kaj tradukinto interalie de fakaj kaj beletraj verkoj (vd. la ligilojn sube) naskiĝis en [[Budapeŝto]], en [[1928]].
Li estis redaktoro de la rubrikoj ''Medio'' kaj ''Scienco'' de la magazino [[Monato (gazeto)|MONATO]] de 2000 ĝis 2002.
 
==Scienca kariero==
Ligiloj:
 
Prof. d-ro Ottó Haszpra estas emerita profesoro de hidro-konstrua katedro de la [[Teknika Universitato de Budapeŝto]], eksperto de [[UN]] kaj membro de la [[Hungara Akademio de Sciencoj]]. Liaj sciencaj publikaĵoj nombras ĉ. 300 en sep lingvoj.
[[http://www.ais-sanmarino.org/isd/personoj/1685OP008.html]]
 
Li studis en la [[Ekonomika Univesrsitato de Budapeŝto]] kaj [[Teknika Universitato de Budapeŝto]]. En [[1952]] li akiris magistrecnivelan diplomon de konstruinĝeniero.
 
Inter [[1951]]-[[1956]] li instruis inĝeniermatematikon en la [[Trafikteknika Universitato de Szolnok]] kaj esploris pri [[nomografio]]. En la jaroj [[1957]]-[[1979]] li realigis hidraŭlikan esploradon kaj fariĝis vicdirektoro ĉe la Esplorcentro pri Akvomastrumado VITUKI Budapest. Inter [[1964]]-[[1977]] li ankaŭ instruis en la Teknika Universitato.
 
En [[1966]] li akiris titolon "Kandidato de la teknika scienco" (C. Sc.) de la Hungara Scienca Akademio, en [[1967]] "Dr. tech." de la Teknika Universitato Budapest, en [[1973]] "Doktoro de la Teknika Scienco" (Dr. Sc.) de la Hungara Scienca Akademio. Inter [[1983]]-[[1994]] membro de la Tutlanda Scienca Kvalifika Komitato findecida pri doktorigoj.
 
Li faris esplorojn en multaj terenoj de fluidmekaniko. Ekde [[1979]] orda profesoro de hidraŭliko kaj fluidmekaniko en la Teknika Universitato Budapest. Lekcias kaj supervidas en la hungar- kaj anglalingva inĝenieredukado kaj doktorando-preparado. Inter [[1982]]-[[1992]] direktoro de la universitata "instituto pri akvomastrumado kaj hidrotekniko". En [[1994]] li ricevis la titolon "Eur Ing" de FEANI. Poste li koncentriĝas al la instruado de doktorandoj.
 
==Laboro por Esperanto==
 
Haszpra lernis Esperanton en [[1958]] kaj membriĝis ĉe [[Hungaria Esperanto-Asocio]] en [[1962]]. En ĝi li aktivis kiel komitatano ([[1965]]-[[1990]]), estrarano ([[1977]]-[[1990]]) kaj vicprezidanto ([[1981]]-[[1990]]).
 
Li estas fakdelegito de [[UEA]] pri inĝenierado ekde [[1972]], estis komitatano de UEA ([[1980]]-[[1990]]) kaj estrarano pri faka agado [[1986]]-[[1989]]). Ekde [[2004]] li membras en la [[Akademio de Esperanto]].
 
Li estis redaktoro de [[Sciencaj komunikaĵoj]] ([[1974]]-[[1979]]), gvidanto de [[Scienca Eldona Centro de UEA]] en [[Budapeŝto]] ([[1981]]-[[1985]]), redaktoro de la rubrikoj ''Medio'' kaj ''Scienco'' de la magazino [[Monato (gazeto)|MONATO]] de ([[2000]] ĝis- [[2002]]).
 
Li aperigis multe da sciencaj kaj popularsciencaj artikoloj en Esperanto kaj ofte prelegis. Li kunlaboris por la 6-lingva [[Geodezia fakvortaro]] ([[1976]]-[[1981]]) kaj por [[Hungara-Esperanta meza vortaro]] ([[1996]]). En [[2000]] aperis lia ampleksa Esperanto-lernolibro por hungaroj.
 
==Esperantlingvaj verkoj==
 
*'''Alternativaj alfabetoj por Esperanto kun historia
trarigardo 1888 - 2000''' (En: Fakaj aplikoj de Esperanto, KAVA-PECH)
*'''Esperanto - lingvo de la natursciencoj kaj tekniko: 1887-1986''' (Rotterdam: UEA, 1988.)
*'''Eszperantó kezdöknen és haladóknak''' (1997)
*'''Kritika trarigardo de la provoj modernigi la Fundamentan alfabeton de la komencoj ĝis 2001''' (Chapecó: Fonto, 2001.)
*'''Liter-ofteco en Esperantaj tekstoj''' (En: Studoj pri interlingvistiko: festlibro omaĝe al la 60-jariĝo de Detlev Blanke)
*'''Regionaj efikoj al la grundakvo far la akvonodaro Gabičíkovo-Nagymaros''' (En: Apliko de Esperanto en scienco kaj teĥniko, KAVA-PECH)
*'''Savo de la termobanejo de Héviz''' (En: Serta gratulatoria in honorem Juan Régulo)
*'''Spertoj kaj proponoj pri la apliko de Esperanto en la sciencoj kaj fakoj''' (En: Esperanto: la internacia lingvo - sciencaj aspektoj)
*'''Tendencoj kaj taskoj en la scienca kaj faka aplikado de Esperanto''' (En: Apliko de Esperanto en scienco kaj teĥniko)
*'''La vera kosto de multlingveco''' (1978)
*'''La natura ŝarĝo de la lingvolernado kaj ties radikala kosto de la mapliigo''' (2002)
*'''Egalrajteco kaj ekonomieco en la internaciaj rilatoj''' (2005)
 
 
==Tradukoj==
*Jókai, Mór: '''La Leaotungaj hometoj''' (1996)
*Wisnovszky, Iván: '''La akvo kaj la homo en Hungarlando''' (1966)
 
 
==Eksteraj ligiloj==
 
[[http://www.ais-sanmarino.org/isd/personoj/1685OP008.html Biografio]]
 
[[Kategorio:AIS|HASZPRA, Ottó]]