Kronvirusa malsano: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Sars-corona.png estas anstataŭigita per Infectious_bronchitis_virus.png. CommonsDelinker: File renamed: [[:c:COM:FR#FR3|Crit
RG72 (diskuto | kontribuoj)
Linio 83:
 
Sud-Koreio anoncis planon evakui ĉirkaŭ 700 siajn civitanojn el provinco Hubejo kaj meti ilin je kvaranteno, starigota en distrikto Jincheon. La vojoj al la ejo, nuntempe uzata kiel edukejo por ŝtatoficistoj kaj lokanoj, estis blokita de traktoroj fare de lokanoj, kiuj forte oponas tiun ĉi planon. Kolera homamaso el proksimume 200 lokanoj atakis vic-ministron pri sano Kim Kang-lip, batis kaj insultis lin tiel ke li sukcesis eskapi nur helpe de 300-kapa kontraŭribela polico.
 
La {{daton|30|1}} la Monda Organizaĵo pri Sano [[:n:La Monda Organizaĵo pri Sano deklaris tutmondan krizostaton pro la koronaria viruso|deklaris tutmondan krizostaton]] pro la koronaria viruso, klarigante ke ĝi povas disvastiĝi al landoj, ne preparitaj al lukto kontraŭ ĝi. La krizostato (angle: the public health emergency of international concern, mallonge: PHEIC), estis deklarita nur kvinfoje ekde [[2005]], kiam la organizaĵo enkondukis tian praktikon.
 
La ĝenerala direktoro de la organizaĵo Tedros Adhanom Ghebreyesus tamen diris, ke drasta striktigo de la vojaĝoj kaj komerco kun Ĉinio estas nenecesaj, kion mulltaj konsideris aludo al la antaŭtaga decido de Rusio fermi landlimon kun Ĉinio kaj malaprobi vizopetojn de veturantoj el Ĉinio. Registaroj de pluraj landoj (inkluzive de Usono) sugestis al siaj civitanoj eviti neurĝajn vojaĝojn al Ĉinio.
 
Flugkompanioj [[Lufthansa]], [[British Airways]], [[Air Canada]], [[Lion Air]] (Indonezio) ĉesigis flugojn al Ĉinio dum [[American Airlines]], [[IndiGo]], [[Finnair]], [[Delta Air Lines]] kaj [[Jetstar Asia]] grave reduktis ilin. Reveno de ĉinaj turistoj, vojaĝintaj eksterlanden dum la novjara ferio, malfaciliĝis, do la ĉina registaro mendis flugojn por alporti ilin hejmen el Sud-Koreio, Japanio kaj Mjanmao.
 
Dume estis registritaj 9816 infektiĝoj (inkluzive pli ol 100 ekster Ĉinio) kaj 213 mortoj. Usono konfirmis la unuan kazon de hom-al-homa infektiĝo — viro en [[Ĉikago]] infektiĝis de sia edzino. En Francio estas registritaj jam 6 infektiĝoj. En Afriko ĉiam pli da landoj sendas pasaĝerojn kun similaj simptomoj al kvaranteno, kvankam la [[:n:La koronaria viruso atingis Germanion, Srilankon, Kamboĝon kaj Eburbordon|suspektita kazo en Eburbordo]] ne konfirmiĝis, do ĝis nun en la kontinento mankas konfirmitaj kazoj de infektiĝo. En Honkongo estis registritaj jam 12 kazoj, 114 en Pekino
 
La urbestro de Uhano eksiĝis post amaso kritikado pro lia malkapablo ekregi la situacion. La 30-an de januaro estis eksigita estro de sanservo de la urbo Huanggang (ankaŭ en provinco Hubejo), kiu dum gazetara konferenco malsukcesis respondi al plej bazaj demandoj kaj nomi nombron de pacientoj en lokaj hospitaloj. La ĉina registaro sendis jam al Uhano 86 flugojn kun 5129 kuracistoj kaj flegistoj, kaj 115000 medicinaj ekipaĵoj.
 
En Uhano jam finiĝis dezajnado de la unua kaj dua etapoj de konstruado de hospitalo Leishenshan. Ĝ havos areon je 60 000 kvadrataj metroj. La kvarantena parto okupas 51 000 kvadratajn metrojn kun 1 600 pacientoj, dum la kuracista parto okupos 9 000 kvadratajn metrojn, kaj povos akcepti pli ol 2 000 kuracistojn. Ĝis tagmezo de la 29-a de januaro, la bazaj konstruaĵoj jam estas plenumitaj, finiĝis la instalado de muroj de kuracistaj dormoĉambroj numero 1, 2, 7.
 
== Eksteraj ligiloj ==