Ligura lingvo (latinida): Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Neniu resumo de redakto
Linio 42:
 
== Difuzo ==
Aktuale, la ligura lingvo estas forte endanĝerigita: oni povas supozi, ke la nombro de parolantoj de la lingvo proksimis al la du milionoj ĉirkaŭ ĝis la dua duono de la [[20-a jarcento|dudeka jarcento]]; ekde tiam, la nombro de parolantoj multe malpliiĝis pro disvastiĝo en la uzo de la [[itala lingvo]]. Nur nelgeantaŭ nelonge la loka registaro de Ligurio aprobis projekton por la eventuala instruado de la lingvo en la elementaj lernejoj, dume en la lingvinsulo de Karloforto, en Suda Sardinio (kie ankaŭ estas la ligura tabarka lingvinsulo Kalaseto), en la lernejoj jam antaŭe oni instruis la lingvon (tamen, en tiuj vilaĝoj la plimulto de infanoj parolas jam denaske la lokan lingvon).
 
Ĉiukaze, la lingvo estas parolata en la tuta [[Ligurio]], kaj en Francio ĝis la [[Monako|Monaka princlando]]. Komunumoj altakoncentrite de ligureparolantoj estas ankaŭ en la malgrandaj urboj Karloforto kaj Kalaseto en Sardinio; aliaj komunumoj estas en [[Latinameriko]], ĉefe en [[Argentino]]: la lunfarda dialekto de la urbo [[Bonaero]], krome, havas multajn ligurajn vortojn, pro la intensa, pasinta elmigrado el Ligurio de multaj liguranoj.