Hans Karl von Diebitsch-Sabalkanski: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
RG72 (diskuto | kontribuoj)
Neniu resumo de redakto
Neniu resumo de redakto
Linio 1:
{{informkesto homo}}
'''Hans Karl von Diebitsch-Sabalkanski''' ({{lang-ru|Иван Иванович Дибич-Забалканский}}; Ivan Ivanoviĉ Dibiĉ-Zabalkanskij''; naskiĝinta en Groß Leipe apud [[Oborniki Śląskie]] en la [[13-a de majo]] [[1785]], mortinta en Kleszewo apud [[Pułtusk]] en la [[10-a de junio]] [[1831]]) estis [[rusioRusia Imperio|rusa]] generalo de germana origino.
 
== Vivo ==
Diebitsch estis membro de la [[Berlino|berlina]] Kadetokorpuso kaj ekservis ĉe la rusoj sub caro [[Paŭlo la 1-a (Rusio)|Paŭlo la 1-a]]. Ekde 1810 li apartenis al la stabo de feldmarŝalo Fürst Wittgenstein kaj montriĝis sin taŭgega dum la kampanjoj de tiu ĉi korpuso post la invado de Rusio fare de [[Napoleono Bonaparte]].
 
Sekvante en decembro 1812 la francan Korpuson MacDonald li trafis la [[prusio|prusian]] helptaĉmenton de la generalo von York. Diebitsch metis siajn trupojn inter ili kaj la MacDonald-oj kaj komencis intertraktoj kun York. Ili memorigu pri pli frua kontaktoj de rusaj militaj guberniestroj de [[Rigo]] (generalo von Essen kaj markizo Paulucci) kiuj sukcesis ee muelejo de Poscherun kaj ebligis la t.n. Konvencion de [[Tauragė]]. York kaj Diebitsch konsentis. Inter la porparolantoj nombriĝis ankaŭ la por la rusoj servanta kolonelo [[Carl von Clausewitz]].
 
Kiel oficiro de la ĉefa stabo de la kontraŭnapoleonaj aliancanoj Diebitsch eminente partoprenis la kampanjojn de la jaro 1813. Poste li iĝis daŭra akompananto de [[Aleksandro la 1-a (Rusio)]] ĉe liaj vojaĝoj (ekz. al la Kongreso de [[Ljubljano|Labako]], kaj en 1825 al [[Taganrog]]). Ekde 1824 Diebitsch gvidis la imperiestran ĉefan stabon. Dum la [[Ruso-Turka Milito (1828-1829)]] li transprenis la ĉefan rolon de Wittgenstein (en 1829) kaj sukcesis transiri la [[Balkano]]n, konkeri [[Varno]]n kaj fari la packontrakton de [[Edirne]]. Caro [[Nikolao la 1-a (Rusio)|Nikolao la 1-a]], kies plenan konfidon li havis post la malkovro de la [[dekabristojDecembrista revolucio|Decembrista konspiro]], sendis lin post la eksplodo de la [[Novembra ribelo]] Berlinon por interparoladoj kun la germanoj.
 
Kiel ĉefkomandanto (ekde 1829 feldmarŝalo) Diebitsch venkis en 1830 la [[poloj|polajn]] ribelojn/luktantojn por libereco ĉe la lokoj Grochów kaj Ostrolenka. Baldaŭ poste li mortis en milita tendaro pro ĥolero.