Vikipedio:Diskutejo/Lingvejo: Malsamoj inter versioj

Enhavo forigita Enhavo aldonita
Linio 299:
 
::Kompreneble Vikipedio estas sendependa enciklopedio, tamen oni atentu, ke oni ne skribu en maniero kalumnia aŭ malrespekta al la temulo de artikolo, ĉar tio povus esti kontraŭ la reguloj rilate biografiojn de vivantaj personoj kaj kontraŭ lokaj leĝoj. Mi komprenas, ke "ri" ankoraŭ ne estas vaste akceptita kiel seksneŭtrala pronomo, kaj tial mi ankaŭ eksplicite klarigis en mia proponita regulo, ke ni ne uzu ĝin ĝenerale, sed nur por paroli pri homoj, por kiuj "li" kaj "ŝi" ne estas taŭgaj. Dum la lasta Universala Kongreso en Finnlando mi faris demandon pri "ri" dum la programero en kiu la Akademio de Esperanto respondas al demandoj: pluraj akademianoj esprimis sian kontraŭon al la ĝenerala uzado de "ri", sed tamen uzas ĝin por paroli pri persono, kiu petas seksneŭtralan priparoladon. Intertempe la pronomo jam iĝis sufiĉe vaste akceptita alternativa pronomo por paroli pri neduumulo. {{Uzanto:Robin van der Vliet/Subskribo}} 22:12, 6 feb. 2020 (UTC)
:::Mi konsentas kun la regulo pri pronom-uzo, kiun Robin proponi supre. Mi ŝatus atentigi pri tio, ke tiu regulo necesigas iometan revortumon ankaŭ en la paĝo [[Vikipedio:Lingvaĵo]]. Tie ĝuste nun aperas la jena regulo: "Oni uzu la Esperantan gramatikon tiel, kiel ĝi kutime estas uzata kaj akceptata. (Do ekzemple, evitu riismon, naismon.)" Mi proponas, ke ni ĉi tie anstataŭigu riismon per alia pli klara ekzemplo de kontraŭ-norma Esperanto, ekzemple [[egzismo]]. [[Uzanto:Marcos|Marcos]] ([[Uzanto-Diskuto:Marcos|diskuto]]) 00:23, 7 feb. 2020 (UTC)