Esperantigo de vortoj: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Linio 14:
 
===Konsonantkombinoj ene de radiko===
Ekzistas neniu regulo malpermesanta ene de radikoj konsonantkombinojn egalajn al tiuj okazantaj kaze de kunmetoj (kiel la tute normalaj "dekkvara", "ekguti", "longkrura", "pagkarto" aŭ "strangkaraktera"). Tre oftas tiaj konsonantkombinoj en esperanto: [[katguto]], [[kokcigo]], [[koktelo]], [[Mahatmo]], [[magmo]], [[orstedo (mezurunuo)|orstedo]], [[rentgeno]], "ŝvabri". Ankaŭ de similaj aŭ proksimaj konsonantoj: [[amnestio]], [[amnezio]], [[amnio]], [[hurlo]], [[Irlando]], [[Karlo]], [[lirlo]], [[perlo]]. Ankaŭ komence de radikoj: [[Dnepro]], [[Dnestro]], [[Dvino]], [[Ftio]], [[ftalo]], [[Gdansko]], [[ktenoforo]], [[Lvovo]], [[Nĝameno]], [[Mbabano]], [[pterodaktilo]], [[Tbiliso]], [[tmezo]]... Tute ne ekzistas eventuala sub- aŭ krom-regulo, ke ne eblus kombini konsonantojn kun la sama artikulacia punkto.
 
Ĉi-rilate, oni bonvolu legi en [[PMEG]], en la ĉapitro pri elparolo, pri la fenomeno [[konsonanta variado]], t.e. la diversaj manieroj prononci, ekzemple, la vorton "ekzemplo". Kaj oni ne forgesu, ke malofteco ne egalas al malĝusteco aŭ evitindo.