Unua Mondmilito: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
RG72 (diskuto | kontribuoj)
RG72 (diskuto | kontribuoj)
eNeniu resumo de redakto
Linio 281:
Estis plue uzata la [[bajoneto]], utila en la milito de [[tranĉeo]]j, kaj la stala kasko, kiu evitis ĉirkaŭ 30 al 40 % de mortoj: malaperis tekstilaj ĉapoj kaj malefikaj germanaj kaskoj pun pinta pinĉilo. Kun bajoneto aliaj malnovaj armiloj, montriĝis efikaj en tiutipa milito, kiaj gumaj klaboj por finmortigi vunditojn aŭ gastuŝitoj. Modernaj inventoj kiaj [[elektro]] kaj radio[[telegrafo]] estis amase uzataj. Aliaj inventoj estis disvolvigitaj, sed ankoraŭ ne atingis ĝeneralan aplikadon, kiaj etendaj observiloj, la [[radiumo]], la [[uranio]], elektra sabro, multituba kanono ktp. Ankaŭ la [[kemio]] ege antaŭeniris por anstataŭi krudajn materialojn, en la tereno de [[nafto]], [[pulvo]] ktp.
 
La tradiciaj rimarkindaj uniformoj estis anstataŭataj de aliaj malhelaj tute nerimarkindaj kaj aperis uniformoj por [[kamuflo]]. Tute malaperis plumaroj kaj brodogalonoj. Oni uzis ne nur tradiciajn [[mulo]]jn kaj [[ĉevalo]]jn kiel ŝarĝobestoj sed ankaŭ [[kamelo]]jn en [[Mezoriento]], [[hundo]]jn kaj amase eĉ [[leterkolombo]]jn. Sanservoj ampleksiĝis kaj krom la normala progreso de [[medicino]], disvolviĝis surloka kuracado, rapida kolektado de vunditoj danke al [[telefono]], eĉ simplaj soldatoj portis materialon por unua flegado. ProgresiProgresis kirurgio kaj protezado. En tiu tereno virinoj partoprenis eĉ ĉe la fronto mem, sed ankaŭ militis en civilaj servoj, kiel spionoj kaj eĉ estis kelkaj armitaj virinrotoj.
 
=== Armiloj ===