Kronvirusoj: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Linio 9:
La latina nomo ''coronavirus'' venas el ''corona'', [[krono]]. Ĉi tio rilatas al la karakteriza aspekto de la viruspartikloj videblaj per [[elektrona mikroskopo]]. Tiujn borderas surfacaj elstaraĵoj, kiuj iel similas al reĝa krono aŭ al la suna [[korono]] (vidu la apudajn fotojn). La kronan formon estigas proteinoj nomataj ''peplomeroj'', kiuj popolas la surfacon de la viruso kaj determinas al kiaj ĉeloj ĝi altiriĝas kaj povas fiksiĝi, alivorte ĝian ''tropismon'' al gastiga ĉelo.
 
[[Ĉina Radio Internacia]]<ref>http://esperanto.cri.cn/html5/index_news.htm</ref>, kiu multe raportas pri kronvirusa epidemio de 2019–2020 uzas la nomon ''kronviruso'' (ekzemple, ''kronvirusa pnŭmonio'). En kelkaj komencaj novaĵoj estis uzata ''koronaria viruso''.
La Esperanta radiko ''koronaria''<ref>koronari/a ❤ (pp anatomia elemento) Tia, ke ĝia dispozicio similas kronon, laŭ vortaro net [http://vortaro.net/#koronaria]</ref> estas uzata de [[Ĉina Radio Internacia]]<ref>http://esperanto.cri.cn/2521/2020/01/23/177s209072.htm CRI online</ref>. Tamen temas pri anatomia termino tute sen rilato al la viruso.
 
La [[Universala Medicina Esperanto-Asocio]] proponis la uzadon de la vorto "koronaviruso", kiu estas kreita el la radiko "koronavirus/".<ref>https://twitter.com/UMEAeo/status/1222457900762877953</ref>