Judismo: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
e →‎Tendencoj: Korektis anaĥronismon
Linio 24:
La [[Ortodoksa Judismo]] estas unu el la grandaj branĉoj de la juda religio en la nuntempo, kune kun la konservema judismo kaj la reformisma judismo. Ĝi distingiĝas de la aliaj pro ĝia rigora aliĝo al la ''[[Halaĥo]]''. Ĝi ne havas centran doktrinan aŭtoritatecon kio permesas al ĝi kelkajn variantojn de ĝia praktikado.
 
[[Konservema judismo]] estas branĉo de la juda religio kiu devenas de intelektaj fluoj kiuj naskiĝis en Germanio en la deknaŭa jarcento, kaj ĉefe de la pozitiva-historia skolo kiu evoluis en la mezo de la deknaŭa jarcento. La ĉefa ideologo de ĉi tiu korento de juda penso estis la germana rabeno [[Zacharias Frankel]]. Ĉi tiu skolo estis reago al la alveno de klerismo kaj al la fakto ke en tiu epoko oni forigis la plej multo da diskriminaciaj leĝoj kontraŭ judoj en Okcidenta Eŭropo. Laŭ la pozitiva-historia skolo, judaj religiaj leĝoj ĉiam ŝanĝiĝis dum la historio por adaptiĝi al la tempoj, kaj judoj ĉiam devus strebi sekvi la judajn leĝojn sed ankaŭ esti malfermitaj al ŝanĝoj. Zacharias Frankel ne kunsentis kun la Reformistoj, kiuj ankaŭ volis ŝanĝi judismon por igi ĝin pli moderna kaj tauga por la moderna mondo, ĉar li opiniis ke la ŝanĝoj kiujn ili volis alporti estis tro radikalaj kaj ne estis bazitaj sur judajhebreaj tradicioj. Tamen, li ankaŭ ne kunsentis kun la ortodokusoloj, kiuj refuzis akcepti iun ajn ŝanĝon al la judaj tradicioj. Origine, Frankel estis membro de la reformistoj, sed li forlasis ilin ĉar li ne kunsentis ke oni devus ĉesi uzi la Hebrean lingvon por preĝi.
 
[[Reformisma Judismo]] ankaŭ konata kiel '''Liberala Judismo''' aŭ '''Progresema Judismo''', estas branĉo de la [[Judismo|juda religio]] kiu naskiĝis en [[Germanio]] en la [[19-a jarcento]]. Nuntempe, ĝi estas tre populara inter [[Usono|usonaj]] kaj [[Britio|britaj]] [[judoj]].