Reĝlando Francio: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
esperantigita parametro, +Projektoj, multaj kosmetikaj ŝanĝoj
eNeniu resumo de redakto
Linio 30:
La '''Reĝlando Francio''' estas la nomo de politika reĝimo de [[Francio]] sub la [[kapetidoj]], kiuj reĝis dum parto de la [[Mezepoko]] kaj komence de la [[moderna epoko]] - tiu lasta periodo respondas al la periodo nomata [[Antikva Reĝimo]].
 
La Reĝlando Francio originis rekte de la divido de la [[Franka Imperio|reĝlando de la frankoj]] en 843. La okcidenta reĝlando kreita okaze de tiu divido nete apartiĝis de la du aliaj meza kaj orienta reĝlandoj. Ekde 911, ĝia reĝo [[Karlo la 3-a (Francio)|Karolo la 3-a]] postulis la heredon de la frankoj kaj reprenis la titolon de 'reĝo de la frankoj', forlasitan depost [[Karolo la Granda]] kaj kiu rapide fariĝis la aparta titolo de la sola reĝo de la Okcidento, posedanto de la originaj terpecoj de la reĝlando de [[Kloviso|Klodvigo]], kun Tournai, Reims, Parizo.
 
La unua mencio de la vorto ''France'' por nomi la tutan okcidentan reĝlandon de la frankoj (kelkfoje nomatan ''okcidenta Francio'' de iuj historiistoj) troviĝas en diplomo de la reĝo [[Ludoviko la 4-a (Francio)|Ludoviko la 4-a]] de 946, priskribanta la momenton kiam "la reĝo reprenis Francion"<ref name="Pinoteau-85,127" />.