Diskuto:Argumentaro: Malsamoj inter versioj

Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
respondo
Linio 20:
 
Ĉu vi samopinias, ĉu mia ĉi-supra priskribo estas konfuza? Danke, [[Uzanto:Osteologia|Osteologia]] ([[Uzanto-Diskuto:Osteologia|diskuto]]) 09:24, 11 mar. 2020 (UTC)
 
:{{Respondo al|Osteologia}}
'''1.''' Ankaŭ mi opinias «argumetaro»n tre misgvida kaj evitinda termino (por la signifo de ĉi tiu artikolo) — kvankam ĝi havas sian tradicion. Probable ĝi estas malinĝenia paŭsaĵo de la angla ''argument set'', kies iom malpli fuŝa paŭsaĵo povus esti «argumenta aro».
«Argumentaro» laŭ la esperanta gramatiko devus esti «aro de la argumentoj»; en la aplikaj fakoj tio pensigas pri tute aliaj aferoj. Ekz‑e fizikisto, al kiu la [[leĝo de Omo]] donas formulon esprimantan tension per kurento kaj rezistanco, probable pensus (tute logike), ke la «argumentaro» de tiu formulo estas {A,R} (kurento, rezistanco). Simile pri programisto operacianta per [[Abstrakta datumtipo|abstraktaj datumtipoj]] ktp. La fuŝtermino «argumetaro» povas funkcii nur por «pura matematikisto», kiu ne imagas ekziston de la aplikaj fakoj.
 
'''2.''' Tial preferindas alia tradicio, «la fonta aro», registrita i.a. en la [[Komputika Leksikono]] kaj en la [[Matematika vortaro (Bavant 2003)]]. «La fonta aro» kaj «la cela aro» formas koheran paron de terminoj.
 
'''3.''' Oni kutime nuancigas:
* ĉiea funkcio <math>f</math> ĵetas (la tutan) fontan aron <math>A</math> al (aŭ eventuale sur, en) <math>B</math>, simbole <math>f\colon A\mapsto B</math> (unu el pluraj interpretoj de <math>\mapsto</math>).
* parta funkcio <math>f</math> ĵetas '''el''' <math>A</math> al <math>B</math>, simbole <math>f\colon A\to B</math>.
 
'''4.''' La striktan fontan aron (prabildon de la variejo de funkcio) mi nomis en la «Komputika leksikono» la «[https://bertilow.com/div/komputada_leksikono/DO.html#DOMAJNO domajno]» de la funkcio, kio cetere akordas kun la matematika operatoro «Dom». Tamen en la praktikaj fakoj kutime pli gravas iom pli vasta fonta aro. Ekz‑e en komputado la argumento de tg varias super ĉiuj reeloj; en la teorio de rekursiaj funkcioj la fonta aro kutime estas ĉiuj naturaj nombroj (la determino de ilia domajno estas tasko nedecidebla); ktp.--[[Uzanto:Sergio|Sergio]] ([[Uzanto-Diskuto:Sergio|diskuto]]) 12:56, 11 mar. 2020 (UTC)
Reiri al la paĝo "Argumentaro".