Perla Martinelli: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Neniu resumo de redakto
Linio 1:
'''Perla MARTINELLI''', italdevena, naskiĝis en 1938, estas esperantistino de post 1953 kaj nun publicisto kaj arta direktoro ĉe [[LF-koop]].
 
Ŝi aktivis ekde 1972 en la medio de [[La Patrolo]], kaj en 1980 transprenis la ĉefredaktadon de [[Literatura Foiro]]. Lasinte la postenon ĉe Literatura Foiro, en 1997 ŝi transprenis la ĉefredaktadon de [[Heroldo de Esperanto]]. Kun [[Gaston Waringhien|Gaston Waringhien]] ŝi tradukis la unuajn Tri Tagojn de [[Dekamerono]] de [[Giovanni Boccaccio]]. [[Akademio de Esperanto |Akademiano]] de Esperanto ekde 1988, ŝi estis elektita ĝenerala sekretario de la Akademio en 1996: ĝis nun la sola virino kiu okupis estraran postenon en la lingva institucio.