Diskuto:Neŭtrala elemento (matematiko): Malsamoj inter versioj

Enhavo forigita Enhavo aldonita
Promeso respondi al Sergio
Propono pri sistemeca difino de la nocio "neŭtra", kiu igas terminon "neŭtra elemento" sistemeca
Linio 82:
:::::: Mi detale respondos al vi tuj, kiam mi havos ŝancon.
:::::: [[Uzanto:Filozofo|[[Uzanto:Filozofo|Filozofo]] ([[Uzanto-Diskuto:Filozofo|diskuto]])]] ([[Uzanto-Diskuto:Filozofo|diskuto]]) 18:06, 12 mar. 2020 (UTC)
 
::::::{{Respondo al|Sergio}} Kara,
:::::: Mi finfine trovis tempon surpaperigi mian vidpunkton.
:::::: Unue, mi respondu al kelkaj el viaj ĵus-antaŭaj komentoj, kiuj rilatas al tio, kion mi intencas proponi:
:::::: 1. Konsentite.
:::::: 3. Via rimarko pri "prototipo" estas, laŭ mi, misa: la terminon "neŭtr(al)a elemento" oni enkondukis ĝuste kiel ĝeneraligo al la kazoj, por kiuj la "prototipa" duuma semantiko NE taŭgas!
:::::: 6. Bonege! Se ni povos veni al taŭga propono ĉi tie, ni povos proponi tion al la koncernaj sekciestroj.
:::::: 7.2. La esenco de la nocio "neŭtr(al)a elemento" estas en ĝia rilato al la koncerna operacio, t.e. kiel ĝi efikas. La nuna PIVa difino de "neŭtra" estas tute statika/kategoria/klasiga, dum "neŭtrala" estas klare difinita age/funkcie. Mia tuja propono espereble solvas tiun ĉi problemon.
:::::: 8. Mi ne kontrolis statistike, sed verŝajne vi formale pravas, kvankam tio estas tre malforta argumento por la termino-kampo tre malmulte kaj tre fuŝe kovrita en publikigitaj tekstoj. Imagu, se vi uzus la saman kriterion, verkante vian propran proponaron en ''Komputada Leksikono''. Tute same, la terminoj de "moderna" matematiko formas interplektitan sistemon, kaj oni atentegu sistemecon.
 
:::::: Mi vidas prudentan manieron kunigi niajn vidpunktojn kaj konservi sistemecon.
:::::: '''PROPONO'''
:::::: Mi koncedas, ke la vorto "neŭtra" estas alloga: ĝi estas mallonga, ne troŝarĝita kaj havas ioman gentalingvan apogon.
:::::: Tamen ĝia PIVa difino <ref>http://vortaro.net/#ne%C5%ADtra</ref> estas treege maltaŭga por la ĝenerala senco de la vorto en "moderna" matematiko (esence abstrakta/universala/ĝenerala algebro kaj en pli konretaj teorioj koncerne grupojn, duongrupoj/semigrupoj, kampoj, korpoj ktp).
:::::: Mi vidas, kiel eblas ripari la difinon tiel, ke ĝi esence kongruos kun la PIVa ĝenerala difino kaj kun ĉiuj ĝiaj nunaj sencoj (1,2,3,4), sed estos pli ĝenerala kaj inkluzivos la sencon, kiu aperas en la termino "neŭtra elemento". Nome,
:::::: '''Neŭtra''' = tia, ke ĝi estas senefika/inerta/neŭtrala koncerne la implicatan efikon/agon/procezon/rolon/funkcion.
:::::: Pli specife:
:::::: (Kemio) Neŭtra solvaĵo = inerta rilate acidan/alkalan efikon
:::::: (Elektro) Neŭtra = elektre senefika
:::::: (Biologio kaj analoge Lingvoscienco) Neŭtra = sekse sterila, ne havanta seksan funkcion/rolon/kapablon
:::::: (Matematiko) Neŭtra elemento (koncerne duvalentan operacion) = inerta/senefika, t.e. ĝia efiko (al la dua operando) estas neŭtra: la rezulto estas la sama kiel la dua operando.
:::::: Neŭtra transformo = tia transformo, kiu esence ne efikas al la argumento: la rezulto estas identa al la argumento.
:::::: Tio, ke mia ''neduuma'' difino ne estas mia elpensaĵo, sed estas implicite uzata, montras, ekzemple la artikolo '''[[Neŭtra koloro]]''' jam delonge ekzistanta en Esperanta Vikipedio!
:::::: Tie klare ne temas pri duuma "nek tiu, nek alia".
::::::
:::::: Memkompreneble, tio estas nur skizo, kaj oni povas poluri kaj plibonigi la vortumojn.
:::::: Ĉu vi konsentas, ke tia ĝeneraligo/sistemigo igas ĉion pli klara kaj koncepte kohera?
:::::: Se jes, tio igas la terminon "neŭtra elemento" tute sistemeca kaj akceptebla.
:::::: Mi atendos vian reagon.
:::::: Amike, -Aleksandro
:::::: [[Uzanto:Filozofo|Filozofo]] ([[Uzanto-Diskuto:Filozofo|diskuto]]) 19:43, 19 mar. 2020 (UTC)
Reiri al la paĝo "Neŭtrala elemento (matematiko)".