Futbalo: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Linio 99:
[[Mezulo]], mezkampisto, mezkampulo aŭ mezludisto, estas la futbalisto ĉu atakanta ĉu defendanta kiu ludas ĉefe en la centro de la ludejo. Ties ĉefaj funkcioj estas la jenaj: ekvilibrigi la teamon inter la defendo kaj la atako, konstrui kaj organizi la ludon, pasigi la pilkon al la avanuloj, rekuperi la pilkon kiam tiu estas posedata de la kontraŭa teamo, inter aliaj.
 
=== Populareco ===
[[Dosiero:Football world popularity.png|thumb|310px|Kompara mapo de la populareco de futbalo je tutmonda nivelo. La landoj kiuj figuras verde estas tiuj kiuj havas pli grandan nombron de aktivaj ludantoj por 1000 loĝantoj.]]
Laŭ sondado fare de la [[FIFA]] en [[2006]],<ref name="Encuesta" /> ĉirkaŭ 270 milionoj da personoj en la mondo estas aktive metitaj en futbalo, inklude futbalistojn, arbitraciistojn kaj direktorojn. El tiuj, 265 milionoj ludas futbalon regule ĉu [[profesio|profesie]], duon-profesie aŭ [[Ŝatokupo|amatore]], konsiderante kaj [[viro]]jn kaj [[virino]]jn, kaj [[junulo]]jn kaj [[infano]]jn. Tiu cifero estas ĉirkaŭ 4 % de la tutmonda loĝantaro. La [[FIFA|konfederacio]] kun pli granda procento de personoj aktive enkondukitaj en futbalo estas la [[Concacaf]], kun 8,53&nbsp;% de la loĝantaro. Ties kontraŭo estas en la zono de la [[AFC]], kie la procento estas nur de 2,22&nbsp;%. La [[UEFA]] havas procenton de partopreno de 7,59&nbsp;%; la [[Confederación Sudamericana de Fútbol|CONMEBOL]] de 7,47&nbsp;%; la [[OFC|Oceania Futbal-Konfederacio]] de 4,68&nbsp;%; kaj la [[CAF|Konfederacio de Afrika Futbalo]] de 5,16&nbsp;%. Estas pli ol 1,7 milionoj da teamoj en la mondo kaj proksimume 301&nbsp;000 kluboj.<ref>Ene de unu klubo povas ekzisti kelkaj teamoj, keil ekzemple por kategorioj de junuloj, infanoj kaj filiaj teamoj.</ref>