Enhavo forigita Enhavo aldonita
→‎Redaktado: nova sekcio
Linio 3 061:
 
Yours sincerely, [[Uzanto:Karalainza|Karalainza]] ([[Uzanto-Diskuto:Karalainza|diskuto]]) 07:41, 27 mar. 2020 (UTC)
 
== Redaktado ==
 
Kara {{u|Kani}}, kunvikipediano!
Mi tre esperas ke vi ne ĉagreniĝas kiam mi (eble tro ofte aŭ tro haste) ŝanĝas en viaj artikoloj. Vi skribas multe, kaj vi skribas bone, sed iujn detalojn ĉiam eblas poluri, kaj mi simple estas nehelpebla perfektemulo. Kiam mi vidas ke iu familia nomo estu majuskla sed ne estas, ke iu "el... al" estu "de ... ĝis", ke iu artikolo estas perfekte taŭga por ricevi iun ŝablonon aŭ iun kategorion, ke iu postrestanta anglismo aŭ hispanismo makuletas la tekston, mi ne hezitas sed adaptas tuj. Se vi volas ke mi bridu min kaj lasu vian inkon pli sekiĝi antaŭ ol mi metas la mian, diru tion al mi, mi petas. Mi havas foje malbonan konsciencon ke mi eble estas tro rapida kontraŭ aliaj vikipedianoj. Mi ne volas konflikton, sed fruktodonan kunlaboron.
Se vi absolute volas havi viajn artikolojn por vi mem dum prilaboro, tiam metu <nowiki>{{redaktata|kani}}</nowiki> (multe pli bone ol anonima <nowiki>{{redaktata}}</nowiki>!), kaj metu ĝin tuj komence en la artikolo, ne ie en la mezo.
Ahrablan kunlaboron deziras [[Uzanto:Moldur|Moldur]] ([[Uzanto-Diskuto:Moldur|diskuto]]) 11:15, 27 mar. 2020 (UTC)