Karateo: Malsamoj inter versioj
[kontrolita revizio] | [kontrolita revizio] |
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Kani (diskuto | kontribuoj) |
Kani (diskuto | kontribuoj) |
||
Linio 23:
Ekde 1901 ĝis 1905 la lernejoj de la prefekturo Okinava ekadoptis "tuidi" kiel parto de la programo de fizika edukado.<ref>[https://web.archive.org/b/20080222140817/http://www.wonder-okinawa.jp/023/eng/002/002/index.html «Brief Chronological Table Related to Okinawan Karate and Martial Arts with Weaponry».] 22a de februaro 2008. Konsultita la 27an de marto 2020. </ref> En tiu epoko, la majstro Anko Itosu (糸洲安恒 Itosu Ankō?) ŝanĝis la prononcon de 唐手 el ''tode'' aŭ ''tuidi'' ĝis ''karate''. Inter 1904 kaj 1905, Ĉomo Hanaŝiro (stilo Ŝorin Rju) kaj poste ankaŭ aliaj majstroj ekuzis por la unua fojo la kanji 空手 anstataŭ la ideogramoj 唐手. En [[1933]], en la kunsido dediĉita al Okinavo agnoskita de la tutlanda asocio de batalartoj de Japanio aŭ Dai Nihon Butokukai oni agnoskis la karateon (空手 karate?) kiel japana batalarto.<ref> ''Meeting in 1936'' de la retejo Sanjinso </ref>
Karateo estas konata nuntempe kiel "la vojo de la malplena mano". Tiu estas la interpretado de la ideogramoj por la termino Karate-Do, popularigita en [[Okcidento]] fare de la majstro Masatoŝi Nakajama, reprezentanto de la Japana Asocio de Karateo (aŭ JAK), kiu disvastigis la stilon Ŝotokan post la [[Dua Mondmilito]], kiam oni intencis montri Japanion kiel pacema lando antaŭ la okupacio fare de Usono, kiu malpermesis la praktikon de la batalartoj konsiderante ilin kiel restintaĵo de la imperia spirito de Japanio. Tiu traduko estis akceptita kiel aludo al la ne uzado de armiloj kaj manko de militemo en la moderna karateo. Tamen, rimarkindas, ke ĉiuj ĉefaj reprezentantoj kaj majstroj de karateo, ĝis antaŭ nelonge, havis konkapablojn de la arto de la [[kobudo]], aŭ batalarto per uzado de la tradiciaj armiloj de Okinavo, kiel la longa bastono aŭ ''bo'', la mallonga frapobastono aŭ ''tonfa'', la tridento aŭ ponardo ''sai'', la rizmuelilo/ĉevalbrido aŭ ''nunĉaku'', la falĉiletoj aŭ ''kama'', la feraj fingrartikoj aŭ ''tekko'' ktp. Tiuj estas inkluditaj kaj konservitaj nuntempe kiel batalartoj separitaj, kvankam konservitaj ene de kelkaj karatestiloj. Tiel estis kelkaj la karatemajstroj kiuj praktikis paralele la modernan batalarton de la japana sabro aŭ ''[[kendo]]'', aŭ la modernan batalarton de la lukto aŭ [[
Kvankam oni rekonas kiel pioniroj de la klasika karateo la majstrojn Kanga Sakukaŭa (konata ankaŭ kiel To-de Sakukaŭa) kaj Sokon Macumura, same kiel iliaj lernantoj Ĉutoku Kjan, Asato Ankō, Anko Itosu, inter multaj aliaj, estis unu de iliaj lernantoj de tria generacio, nome la majstro [[Giĉin Funakoŝi]], la fondinto de la karatea stilo Ŝotokan, kaj kiu estas konata kiel la "patro de la moderna karateo", estante la plej grava respondeco pro la enkonduko kaj popularigo de la karateo en la ĉefaj insuloj de Japanio. Tamen estas rimarkinda, ke dum la komencoj de la 20a jarcento ankaŭ kelkaj aliaj majstroj de Okinavo estis dediĉitaj al instruado, pro kio ankaŭ ili estis responsaj de la disvastigo de karateo en la ĉefaj insuloj de Japanio. Giĉin Funakoŝi mem estis lernanto de Asato Ankō kaj Anko Itosu (kiuj estis laborintaj por enkonduko de la karateo en la eduksistemo de la prefekturo de Okinavo ekde 1902).
La
En 1949 estis fondita la Japana Asocio de Karateo (JAK). Estrita de lernanto de Funakoŝi, nome majstro Masatoŝi Nakaĝama. La JAK realigis la unuajn ĉampionecojn de karateo de Japanio en [[1957]]. La asocio celis dekomence grupigi la diversajn stilojn de karateo, samtempe kiam oni popularigis ties praktikon en Okcidento; sed finfine ĝi iĝis la tutmonda reprezentanto de la karateo de stilo Ŝotokan varianto JAK aŭ Kjokai, kiel ĝi estas konata en Japanio.
==Bildaro==
|