Kanado: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Linio 102:
 
La taskoj de la ŝtatestro estas plenumitaj en la nomo de la Reĝino fare de la [[Guberniestro Ĝenerala de Kanado]], kutime emerita politikisto aŭ alia publikulo nomita de la Reĝino laŭ la rekomendo de la [[Ĉefministro de Kanado|Ĉefministro]]. La Guberniestro ĝenerala estas senpartia figuro kies simbolaj kaj formalaj roloj inkluzivas doni [[reĝa konsento|Reĝan Konsenton]] al leĝaj proponataj de la [[Kanada Ĉambro de Deputitoj|Ĉambro de Deputitoj]] kaj la [[Kanada Senato|Senato]], oficiale bonvenigi fremdajn [[ambasadoro]]jn, eldiri la [[Diskurso de la Trono|Diskurson de la Trono]], subskribi ŝtatajn dokumentojn, apogi kanadan unuecon kaj identecon, malfermi kaj fermi sesiojn de parlamento, kaj dissolvi parlamenton por balotado. La aktuala Guberniestro ĝenerala estas Julie Payette.
 
<!--
<div style="float:right">
[[Dosiero:Queen_of_canada.jpg|eta|none|250px|Elizabeth la II-a, la Reĝino de Kanado, ĉie portanta la Ordenon de Kanado.]]
-->
 
<!--
<br />
[[Dosiero:michaelle-jean.jpg|eta|none|Michaëlle Jean, la [[Guberniestro ĝenerala]].]]
<br />
[[Dosiero:Stevenharper.jpg|eta|none|Steven Harper, la Ĉefministro de Kanado.]]
</div>
-->
 
[[Dosiero:Canadian parliament MAM.JPG|eta|Parlamenta monteto en [[Otavo]]]]
 
Linio 121 ⟶ 111:
La Reĝino kaj ŝia reprezentanto, la Guberniestro ĝenerala, estas ĉefe figuruloj, kun malmulte da vera povo, ĉar tiu en la posteno preskaŭ ĉiam agas laŭ la postuloj de la registarestro de Kanado, la ĉefministro kiu estas kutime la partiestro de la partio kun la plej granda kvanto da [[deputito]]j en la Ĉambro de Deputitoj.
 
La Guberniestro ĝenerala de Kanado formale nomas la Ĉefministron de Kanado; kaj tiu persono estas sekve aprobita per [[voĉdono de fido]] en la Ĉambro. La ĉefministro siavice nomas la [[Kabineto de Kanado|Kabineton]], konsistantan kutime el la deputitoj kaj foje senatanoj de sia partio. Ekzekutivan potencon tenas la ĉefministro kaj kabineto, kiuj nomiĝas al la [[Privata Konsilio de Kanado]] kaj fariĝas ministroj de la Krono. Tiu estas la [[Registaro de Kanado]].
 
La leĝislativa branĉo de la registaro estas la du ĉambroj de la [[Parlamento de Kanado]], kiu konsistas el tri branĉoj: la Reĝino; la nebalote nomita [[Kanada Senato|Senato]] (''Senate/Sénat''); kaj la balote elektita [[Kanada Ĉambro de Deputitoj|Ĉambro de Deputitoj]], (''House of Commons/Chambre de communes'').