James Clerk Maxwell: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
RG72 (diskuto | kontribuoj)
Neniu resumo de redakto
Linio 1:
{{informkesto homo}}
'''James Clerk Maxwell''' ''(Maksvelo)'' (naskiĝis la [[13-an de junio]] [[1831]], en [[Edinburgo]], mortis la [[5-an de novembro]] [[1879]], en [[Kembriĝo]]) estis [[brita]] (skota) [[fizikisto]] specialisto en la fako de [[matematika fiziko]].
 
Li metis la fundamenton por la klasika teorio de [[elektromagneta radiado]] kaj per tio ankaŭ por la [[fizika relativeco|relativeca teorio]] de [[Albert Einstein]]. Li kunigis por la unua fojo [[elektro]]n, [[magnetismo]]n, kaj [[lumo]]n kiel diferencaj montroj de la sama fenomenono. Li demonstris, ke elektromagneta radiado disvastiĝas ankaŭ en [[vakuo]], kaj per la rapido[[lumrapido]]. La [[Ekvacioj de Maxwell]] por elektromagnetismo estis nomitaj la "dua granda unuigo en fiziko"<ref> Nahin, P.J. (1992). "Maxwell's grand unification". IEEE Spectrum. 29 (3): 45. doi:10.1109/6.123329. </ref> post la unua estis realigita de [[lumoIsaac Newton]].
 
Per la publikigo de "A Dynamical Theory of the Electromagnetic Field" (Dinamika teorio de la elektromagneta kampo) en [[1865]], Maxwell pruvis, ke la [[elektro|elektra forto]] kaj la magnetaj kampoj veturas tra la [[spaco]] kiel [[ondo]]j kiuj moviĝas je [[lumrapido]].<ref> Wolfram, Stephen (2002). [https://archive.org/details/newkindofscience00wolf/page/1045 A New Kind of Science.] Wolfram Media, Inc. p. 1045. ISBN 1-57955-008-8. </ref> Li proponis, ke la [[lumo]] estas ondaĵo en la sama medio kiu estas la kaŭzo de elektraj kaj magnetismaj fenomenoj.<ref> Maxwell, James Clerk (1865). [https://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/1/19/A_Dynamical_Theory_of_the_Electromagnetic_Field.pdf "A dynamical theory of the electromagnetic field" (PDF).] Philosophical Transactions of the Royal Society of London. 155: 459–512. Bibcode:1865RSPT..155..459C. doi:10.1098/rstl.1865.0008. Arkivita (PDF) el la originalo en la 28a de julio 2011. (p. 499.) </ref> La unuigo de lumaj kaj elektraj fenomenoj kondukis al malkovro de la ekzisto de [[Radioondo|radio-ondoj]]. Maxwell estas konsiderata ankaŭ kiel fondinto de la moderna fako de [[Elektrotekniko|elektra inĝenierado]].<ref> Tapan K. Sakar, Magdalena Salazar-Palma, Dipak L. Sengupta; James Clerk Maxwell: The Founder of Electrical Engineering; 2010 Second Region 8 IEEE Conference on the History of Communications;IEEE </ref>
 
Maxwell okupiĝis ankaŭ pri [[termodinamiko]]. Li inventis konatan [[pensa eksperimento|penseksperimenton]] pri demono (la "demoneto de Maxwell"), kiu kapablu distingi inter rapidaj kaj malrapidaj [[molekulo]]j de enfermita gaso kaj lasi la rapidajn transiri al apuda ujo. Ĉar tiel eblus generi energion (varmon) el nenio, tia demoneto kontraŭas la duan teoremon de termodinamiko. Efektive postaj fizikistoj montris, ke la mezurado de la molekula rapido (kiun la demoneto ja devus fari) detruas la energi-gajnan efikon.
Linio 8 ⟶ 10:
== Anekdoto ==
Kiam Maxwell en [[1850]] enskribiĝis kiel studento en Kembriĝo, oni informis lin, ke estas devige partopreni je la 6-a horo matene religian ceremonion. Lia respondo estis: "Bone, mi kredas, ke mi povos resti maldorma ĝis tiam."
 
== Vidu ankaŭ ==
* [[Ekvacioj de Maxwell]]
 
==Notoj==
<references/>
 
== Literaturo ==
Linio 14 ⟶ 22:
* James Clerk Maxwell, ''Poesie (1844-1878), Archivio Dedalus, 2012.''
* P. Theerman, James Clerk Maxwell ''and Religion, '''American Journal of Phaysics,''' 54 (April 1986) 4, pp. 312-317.''
 
== Vidu ankaŭ ==
* [[Ekvacioj de Maxwell]]
 
{{projektoj|q=James Clerk Maxwell}}