Batalo ĉe Chlumec (1813): Malsamoj inter versioj
[kontrolita revizio] | [kontrolita revizio] |
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Linio 29:
En memoriga enskribo de kroniko de Chlumec oni diras: "''Ĉiu rapide kuris, por ke li savu, kio ankoraŭ estis savebla. Virinoj kaj infanoj, pezigitaj de la plej diversaj aĵoj, kaj viroj peligantaj brutaron estis fuĝantaj en montarojn, por ke ili kaŝu sin en proksimaj arbaroj...''"
Dume jam renkontiĝis la antaŭaj francaj soldataroj kun la malantaŭa soldataro de rusoj. Tiuj senespere defendis sin.
Vandamme, certa pro sia venko, eĉ ne atendis koncentriĝon de ĉiuj siaj fortoj, kiuj iom post iom alvenadis el la montaroj, kaj elsendis generalon Creuzereon, por ke li konkeru la proksiman [[Ústí nad Labem|Ústí]]. La duan atakon la francoj komencis ĉirkaŭ la unua horo, ĝi direktis al [[Stradov (Chlumec)|Stradov]] kaj iom post iom ili sukcesis dumtage forpuŝi la aliancanojn ĝis dislimejo de municipoj Stradov kaj Přestanov. En abruptaj bataloj falis multe da viroj ambaŭflanke, estis inter ili eĉ generalo [[Rouse]]. Ĉirkaŭ la 16-a horo provis parto de la franca kavalerio ĉirkaŭiri la dekstran alon de la aliancanoj, sed tiu ĉi atako estis ĉe [[Chabařovice]] repuŝita per bone celata kanonado de rusaj baterioj, kaj helpe de [[kiraso|kirasistoj]], kiuj alrajdis al la batalejo nur en la paso de la batalo. Proksimume je la 17-a horo la francoj entreprenis en du fortaj sturmkolonoj lastan atakon kontraŭ la posteno de la kontraŭulo. La rusaj rezervoj maldikiĝis je nuraj kelkcentoj da viroj. Perdoj de tiu ĉi tago faris proksimume 12 000 soldatoj (ĉirkaŭ po 6 000 ambaŭflanke). Generalo Osterman-Tolstoj mem suferis gravan vundiĝon, tial gvidadon en pluaj bataloj ekprenis generalo [[Barclay de Tolly]]. Antaŭvespere de tiu tago alvenis al Chlumec restoj de la franca korpuso, do la franca generalo ne sekretiĝis pro optimismo kaj li sciigis siajn subulajn oficirojn, ke ĵaŭde la 2-an de septembro, ili jam komune tagmanĝos en [[Prago]]. Li nome kalkulis kun alveno de
=== 30-an de aŭgusto 1813 ===
|