{{Informkesto politika partio}}'''Por Pli Justa Mondo''' ('''M+J''') estas [[Hispanio|hispana]] [[Partio (politiko)|politika partio]] limigita al nacia medio kaj kreita en 2004, kies ĉefa celo estas, laŭ ties statutoj, la malaperigo de malriĉeco kaj la lukto kontraŭ la malegaleco en la mondo. Ĝi promocias la sendiskutan plenumadon de la Jarmilaj Evoluigaj Celoj, la pliigon de la kvanto kaj kvalito de la Oficiala Disvolva Helpo (ODH), la fermon de Centroj de Interniĝo de Fremduloj (hispane CIEs) kaj justajn regulojn en komerca kaj fiska kampo, kaj nacinivele kaj internacie. Ĝi registriĝis en la Registro de Politikaj Partioj de la Ministerio de Interno de Hispanio ekde la 8a de januaro [[2004]].<ref>{{Citaĵo el la reto|url=https://servicio.mir.es/nfrontal/webpartido_politico/partido_politicoDatos.html?nmformacion=2940}}</ref>