Ĉi tio estas via diskutpaĝo, kiu utilos por ricevi mesaĝojn de la aliaj uzantoj.

En Vikipedio ekzistas cetere diskutejo, kie vi povas fari demandojn, sugestojn kaj proponojn.

Se vi havas demandojn, rigardu jenajn paĝojn:

Antaŭ ol fari (iom grandan) redakton, ni tre rekomendas tralegi kiel redakti paĝon kaj kiel verki bonan artikolon. Konsideru: se viaj redaktoj kontraŭas al la reguloj, tiam alia vikipediisto verŝajne rapide forigos ilin. Bonvolu lerni la kvin principojn kiuj regas Vikipedion. Memoru ne kopii tekstojn aŭ bildojn el libroj aŭ el interreto!

Por respondi al mesaĝo de alia vikipediisto bonvolu iri al ties diskutpaĝo, alikaze tiu ne rimarkos la informilon "Vi havas novan mesaĝon" — kaj estas eble ke vi ne ricevos respondon. Skribu vian mesaĝon en la fino de la diskutpaĝo kaj ne forgesu subskribi ĝin tajpante --~~~~ aŭ uzante la butonon Via subskribo kun tempstampoVia subskribo kun tempstampo

Vi disponas ankaŭ pri uzantopaĝo, kie vi povas meti informojn pri vi mem kaj pri viaj interesoj, listigi la lingvojn, kiujn vi komprenas ktp. Vi povas fari tion, tre elegante, enmetante en vian uzantopaĝon la ŝablonon {{BabelLando}}. Per tiu ŝablono via paĝo estos aŭtomate ordigita en la kategoriojn kiuj listigas la vikipediistojn laŭ lingvokapablo kaj devenlando. Pliajn klarigojn vi trovos rigardante {{BabelLando}}.

Agrablan kunlaboradon deziras al vi  AL @ 20:06, 10 Aŭg. 2011 (UTC)

Mi enmetis en vian uzantopaĝon babelŝablonon {{Babel|es|eo-3|fr-2|en-2|de-1|sv-1}} laŭ via sinprezento. Bv korekti ĝin se ĝi ne spegulas la veron. AL

via logopropono redakti

La literoj kiun vi uzas estas belegaj sed por la vikipedia emblemo necesas ke la bildo grandu 135px X 155px. Via bildo ŝajnas malpli preciza ol tiu de Thomas Guibal kaj la literoj havas tiajn maldikajn strekojn ke mi timas ke kiam la bildo estos reduktita al 135x155, tio fariĝos ne plu legebla. Cetere formato de bildo estu .png ne .jpg. Bonvolu fari proponon laŭ tiuj postuloj kaj se ĝi montriĝos bona mi alŝutos ĝin anstataŭ la nuna. Dankon kaj kuraĝon. AL @ 20:06, 10 Aŭg. 2011 (UTC)

Mi faris provon laŭ tio kion mi ĵus skribis : http://arnolag.free.fr/Vikipedio/Vikipedio_150000c.png, sed mi opinias la vortojn "libera enciklopedio" ne legeblaj, nur diveneblaj kiam oni jam konas ilin. AL @ 20:35, 10 Aŭg. 2011 (UTC)

Ŝablono:Ficha de universidad redakti

Saluton Alekso92, dankon pro via verko en Vikipedio. Tamen, Tlustulimu (diskuto kontribuoj) petis, ke la jena paĝo verkita de vi estu forigita: "Ŝablono:Ficha de universidad".
La komentoj pri la forigo troveblas ĉe "Forigendaj artikoloj". Se vi kontraŭas, bonvolu legi la regularon pri forigoj kaj diru vian opinion.
La ŝablono ne estas uzata nek funkcias. Krome ni jam havas {{informkesto universitato}} kaj {{informkesto universitato2}}. Se necesus pliaj parametroj, bonvolu mencii ilin ĉi tie aŭ en la ŝablona diskutopaĝo. Amike --Tlustulimu 11:40, 7 Sep. 2011 (UTC)

Dankon pro la helpo! —La komenton aldonis, sen subskribo, Alekso92 (diskuto • kontribuoj)

Saluton, Alekso. Ne dankinde. - Kion signifas la parametro dirección? --Tlustulimu 11:53, 7 Sep. 2011 (UTC)

Rimarkoj pri nova artikolo redakti

Saluton Alekso, rebonvenon al Vikipedio kaj dankon pro via artikolo Komerca jaro!

Ekde kelka tempo funkcias en Vikipedio nova funkciu, kiu provizas interlingvajn ligilojn. La maniero kiel uzi ĝin por nove kreitaj artikoloj estas priskribita en Vikipedio:Vikidatumoj#Novaj_artikoloj. Mi jam faris tion por "Komerca jaro" kaj la ligiloj jam funkcias.

Se vi tradukas artikolon de alia Vikipedio, bonvolu mencii tion rekte en artikolo prefere per {{Tradukita}}, mi jam faris en via artikolo.

Amike kaj agrablan kunlaboron! --KuboF (diskuto) 19:13, 6 Apr. 2014 (UTC)

Via paĝaro redakti

Saluton, Alekso92. Mi ĵus korektis la vorton "naskiĝita" al "naskiĝinta", ĉar netransitiva verbo ne povas havi pasivan participon. Mi supozas, ke okazis lingva interfero al esperanto el la hispana, ĉar latinidaj lingvoj ja nur havas 2 participojn, dum ke esperanto havas 6. Alia korekta formo estas "naskita", ĉar "naski" ja estas transitiva. La sufikso "-iĝ-" forigas rektan objekton de verbo kaj tial ŝanĝas al netransitiva verbo. --Tlustulimu (diskuto) 18:00, 6 Jul. 2015 (UTC)