Por Pli Justa Mondo: Malsamoj inter versioj
[nekontrolita versio] | [nekontrolita versio] |
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto |
Neniu resumo de redakto |
||
Linio 1:
'''Por Pli Justa Mondo''' ('''M+J''') estas [[Hispanio|hispana]] [[Partio (politiko)|politika partio]] limigita al nacia medio kaj kreita en 2004, kies ĉefa celo estas, laŭ ties statutoj, la malaperigo de malriĉeco kaj la lukto kontraŭ la malegaleco en la mondo. Ĝi promocias la sendiskutan plenumadon de la Jarmilaj Evoluigaj Celoj, la pliigon de la kvanto kaj kvalito de la Oficiala Disvolva Helpo (ODH), la fermon de Centroj de Interniĝo de Fremduloj (hispane CIEs) kaj justajn regulojn en komerca kaj fiska kampo, kaj nacinivele kaj internacie. Ĝi registriĝis en la Registro de Politikaj Partioj de la Ministerio de Interno de Hispanio ekde la 8a de januaro [[2004]].<ref>
== Historio ==
La partio fondiĝis en 2004 kaj de tiam partoprenis en naciaj, eŭropaj, aŭtonom-komunumaj kaj urbaj balotoj.<ref>
En 2017, la partio komencis la kampanjon SickOfWaiting por denunci la neplenumon de la devontigoj reloki rifuĝintoj fare de la plimulto de eŭropaj registaroj.<ref>
De 2019, Por pli Justa Mondo eldonas sian librotenadon en reala tempo, same kiel la fakturojn kaj la pag-klarigajn dokumentojn.<ref>
== Programo kaj ideologio ==
La ĉefa celo de M+J estas establita, laŭ la oficialaj medio de la partio, en la unua artikolo de la [[Universala Deklaracio de Homaj Rajtoj|Universala Deklaro de la Homaj Rajtoj]]: "Ni ĉiuj naskiĝis liberaj kaj egalaj laŭ digno kaj rajtoj. Ni ĉiuj havas niajn proprajn pensojn kaj ideojn. Ni ĉiuj devas agi unuj kun aliaj laŭ spirito de frateco." La ideologio de la formado baziĝas en tri piedoj: la malaperigo de la ekstrema malriĉeco kaj de la media detruado, la ne-diskriminacio al nesamnacianoj, kaj la serĉo de tutmondaj interkonsentoj inter la registaroj el malsamaj landoj.<ref>
== Balotaj rezultoj ==
=== Ĝeneralaj balotoj ===
En la ĝeneralaj balotoj de aprilo de 2019, la partio prezentiĝis en 41 hispanaj provincoj.<ref>
== Referencoj ==
[[Kategorio:Politikaj partioj fonditaj en 2004]]
[[Kategorio:Politikaj partioj de Hispanio]]
|