Batalo ĉe Chlumec (1813): Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Linio 62:
Unu el la plej belaj monumentoj troviĝas malantaŭ [[Přestanov]] apud ŝoseo al [[Teplice]]. Meto de la fundamento ŝtono okazis la 28-an de septembro 1835 okaze de renkontiĝo de kontraŭnapoleona koalicio en [[Teplice]] dum ĉeesto de rusia caro[[Nikolao la 1-a (Rusio)|Nikolao la 1-a]], prusia reĝo [[Frederiko Vilhelmo la 3-a (Prusio)|Vilhelmo la 3-a]] kaj aŭstria imperistro [[Ferdinando la 1-a (Aŭstrio)|Ferdinando la 1-a]]. Ĉe bazo de la estonta monumento staris honora gardistaro de ses veteranoj de rusiaj gvardiaj divizioj. Maldekstre de tiu ĉi bazo elstaris ligna modelo de kontraŭe al ĝi estis konstruita pavilono por solenaj gastoj. Ceremonio komencis post la 9-a horo. Paroladoj borderis soldataj taĉmentoj konsistantaj el ok infanteriaj kaj du kavaliraj [[centono (armeo)|centonoj]]. Kortega konsilanto kaj direktoro de arkitektona lernejo [[Petr Nobile]] prezentis al ili planojn de la monumento. Kanceliero [[Klemens von Metternich]] tralegis tekston de la fundamenta dokumento kaj post eklezia ceremonio li metis ilin komune kun ceremorigaj moneroj en kavaĵon en la fundamenta ŝtono. La regantoj poste proprameane havigis ĝin per kovra tabulo, dum kio kiel la unua ekprenis masonistan ilaron la prusia reĝo. Fine de la soleno eksonis trifoje pafadoj de la infanteria soldataro kaj artilerio., al kiuj respondis kanonoj en la eksa batalejo ĉe la prusia kaj aŭstria monumento en [[Varvažov (Telnice)|Varvažov]].
Arkitektonan parton proponis la jam menciita arkitekto Nobile, reliefajn plastikaĵojn kreis skulptisto [[Josef Max]], kiu ankaŭ elektis kiel artaĵon por la statuo sur la supraĵo kopion de helena diino de venko [[Niko]], mallongtempe antaŭ tio trovita en itala [[Brescia]].
 
=== Amasa tombo de 10 000 falintoj en Přestanov ===
[[Chlumec (distrikto Ústí nad Labem)|Chlumeca]] grafo Jozefo [[Westphalen zu Fürstenberg|Westphalen]] lasis en la jaro 1835 amasigi korprestaĵojn de la falintaj soldatoj dissemitaj tra la tuta ĉirkaŭaĵo kaj piete meti ilin en la amsan tombon, ĝuste en Přestanov. Kun la korprestaĵoj de 10 000 falintoj tiel temas fakte pri entute la plej granda amasa tombo sur teritorio de Bohemio. La tombo troviĝas meze de arbareto malantaŭ la rusia monumento. Ĝi konsistas el ŝtonegoj, sur kies supraĵo elstara ŝtona kruco. La hodiaŭa memortabulo portas skribaĵon ''Ĉi tie kuŝas 10 000 soldatoj falintaj dum batalo ĉe Chlumec kaj Přestanov en la tagoj 29-a - 30-a VIII 1813''.
 
=== Literaturo ===
* {{Citaĵo el libro | familia nomo = Pernes | persona nomo = Jiří | liguilo al aŭtoro = Jiří Pernes | familia nomo2 = Fučík | persona nomo2 = Josef | ligilo al aŭtoro2 = Josef Fučík | famila nomo3 = Havel | persona nomo3 = Petr | ligilo al aŭtoro3 = Petr Havel | kunaŭtoroj = a kol. | titolo = Pod císařským praporem. Historie habsburské armády 1526-1918 | eldoninto = Elka Press | loko = Praha | jaro = 2003 | nombro de paĝoj = 555 | isbn = 80-902745-5-2}}
* Batalo ĉe Chlumec 1813 propagacia materialo de municipo Chlumec