Evangelisches Ratsgymnasium Erfurt: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
esperantigita parametro, pli bona ŝablono (Projektoj), kosmetikaj ŝanĝoj
Linio 9:
|spiritualisto = Heiko Ackermann
|adreso = Meister-Eckehart-Str. 1, 99084 Erfurt (Germanio)
|lernantoj = ĉ. 550
|ttt = www.evrg-erfurt.de
|fondo = 1561
|fako1 =
|fako2 =
Linio 21:
|fako8 =
|fako9 =
}} '''Evangelisches Ratsgymnasium''' (tradukite: ''Evangelia Konsilantargimnazio'') estas tradiciriĉa humanisma gimnazio. Krom la [[Edith-Stein-Lernejo (Erfurto)|Edith-Stein-lernejo]] ĝi estas la dua lernejo en [[Erfurto]] en posedo eklezia kaj troviĝas en la centro de la urbo. [[Dosiero:Evangelisches Ratsgymnasium Erfurt Nordseite.jpg|thumbeta|La ĉefa lernejkonstruaĵo, nomata ''Casinoschule''.]]

== Historio ĝis la fermo ==
La evangelia gimnazio en la [[Turingio|turingia ĉefurbo]] fonditis, kontraŭ ĉefepiskopa protesto, en [[1561]] en la eksa [[Aŭgustenanoj|aŭgustena klostro]] - ĝuste tie, kie [[Lutero|Marteno Lutero]] estis fariĝinta [[monaĥo]]. Kiel unua lernejestro vokiĝis [[Paul Dumerich]]. Alia influa instiginto de la lernejofondo estis [[Matthäus Dresser]]. Ĝis la fondiĝo de la jezuita mezlernejo, krom infanoj el protestantaj familioj oni allasis ankaŭ katolikojn. Kiam en [[1664]] la urbo Erfurto perdis sian aŭtonomion al la [[Majenco|Majencanoj]], la urba konsilantaro tamen povis konservi sian influon sur la kontinue evangelia lernejo.

Post la fermo de la [[Universitato de Erfurto]] (1816) la Konsilantargimnazio iĝis ŝajne la plej altkvalita kleriginstitucio en la tuta urbo! En la jaro [[1820]] la prusa registaro nuligis la tian gimnazion, enkondukante samtempe sesklasan novhumanisman tipon surbaze de la Humboldta instruadkoncepto. La Reĝa Gimnazio malfermiĝis en la strateto Eichenstraße por esti translokota mallongan tempon poste en la konstruaĵon de la iama [[Jezuita kolegio (Erfurt)|jezuita kolegio]]. Proprietulo restis la urbo Erfurto, supera publika instanco estis sole la reĝa registaro.

Ekde [[1844]] oni ekaranĝis gimnastikadon praktikotan sub libera ĉielo; komence antaŭ la Schmidtstedter-pordego kaj poste, pro la fervojkonstruadoj, antaŭ la Andreo-pordego. Multe pli malfrue tereno situanta okcidente de la lerneja korto akiriĝis kaj transformiĝis en decan gimnastikejon. En [[1868]] fariĝis naŭ klasoj kaj eĉ paralelaj por solvi la problemon de pligrandiĝinta nombro da lernantoj. La lingvoj estis instruataj laŭ jena ordo: la [[latina]], la [[franca]], la [[greka|malnovgreka]], la [[hebrea]] - la laste menciita kompreneble nur por la aspirontoj al [[teologio]]. La lerneja vivo dokumentiĝis kun klarigantaj statistikoj en ĉiujare publikigota jarraporto.

La urbo Erfurto konstruigis por la konsiderinde plimultiĝintaj aĝogrupoj mezlernejon tute novan en la Schiller-strato (videalvide al la [[Preĝejo Sankta Tomaso (Erfurt)|preĝejo Sankta Tomaso]]), kiu solene inaŭguritis la 3-an de julio [[1896]]. Tiam, krom la lernejestro, en la mezgrada lernejo agis plenumante oficon dekok instruistoj plus kelkaj helpuloj. La 396 lernantoj dividiĝis en protestantoj (70%), katolikoj (je kvinono) kaj judoj (je dekono).

Post la [[unua mondmilito]] oni ŝanĝis la malnovan nomon por "Ŝtata Humanisma Gimnazio Erfurta", en 1938 por "Ŝtata Langemarck-Gimnazio". Sub soveta administracio fariĝis ankoraŭ nomŝanĝo je "Thomas-Müntzer-Gimnazio", antaŭ ol oni definitive fermis ĝin en [[1950]].

[[Dosiero:Domsporthalle Erfurt.jpg|thumbeta|La Katedralsporthalo.]]

== Post la remalfermo en 1992 ==
[[Dosiero:Bundesarchiv Bild 183-26490-0002, Erfurt, Dom, "Haus der Kultur".jpg|thumbeta|La alia lernejero, nomata ''Haus am Breitstrom''.]] [[Dosiero:Friedrich Schiller secondary school Erfurt.JPG|thumbeta|La situo de la lernejo ĝis 1950 en la Schiller-strato nr. 33; hodiaŭ tie ĉi troviĝas alia, integriganta mezlernejo nr.14.]]
Post la germana reunuiĝo, asocio de eksaj lernantoj kaj favorantoj sub la gvidado de Werner Seydlitz klopodis ĉe la urbo pri la reinstalo. Post kiam la urbaj aŭtoritatuloj la neceson de proponita tradicia humanisma gimnazio laŭte neis, oni akiris la fidon kaj la subtenantan respondecon de la Erfurta Evangelia Ekleziaro (Kirchenkreis Erfurt). Meze en la urbocentro apud la kirko de la Predikantoj cediĝis fare de la urbestraro taŭgega loko; solena remalfermo faritis per diservo en la 29-a de aŭgusto 1992 kaj en [[1998]] la turingia ministro pri instruado aprobis la lernejon oficiale. La sekvontan jaron, apud la fame konata katedralo, malfermiĝis moderna gimnastikhalo nomita ''Domsporthalle'' (Katedralsporthalo). Ekde [[2003]] iama hotelo, kiu poste estis la "Ejo de la germana-soveta amikeco", aldoniĝis al la lernejkomplekso ĉe la rivereto Breitstrom. Finiĝis la aŭtunon de la jaro 2010a ampleksaj renovigoj de la malnova kompleksoparto kaj de la lerneja korto tiamaniere, ke nun ekbrilas la tuta instruadejo!

Linio 35:

== Aktuala instruado ==
La '''esencaj instruadpunktoj''' de la evangelia gimnazio estas precipe ''religia'' kaj humanisma. Sed oni dediĉas grandan atenton ankaŭ al la ''muziko'', la ''artoj'', la ''sporto'' kaj la ''natursciencoj'' en por tiu celo bone kaj moderne ekipitaj fakĉambroj. La lernantoj povas partopreni edifajn preĝadojn, diservojn kaj diversajn religiajn eventojn en la paso de la liturgia jaro. Notinda estu plue ke la (ekskluzive) protestanta religia instruado estas deviga por ĉiu konfesia kaj senkonfesia lernant(in)o. Ne eblas substitui ĝin per etika instruado! Deviga estas ankaŭ staĝo sociala-karitata dum la deka klasŝtupo.

Ĉiuj eklernas la ''lingvojn'' latinan kaj [[angla]]n jam dum la kvina klaso, elektinte la latinan respektive la anglan unuagrada lingvo kun pli multe da lecionoj ĉiusemajne. Dum la 9-a klaso la lernantoj decidas lerni alternative la [[Antikva greka lingvo|helenan]] aŭ la francan. Nedevige oni povis suplemente ellerni aliajn lingvojn. Pliperfektiĝrondoj faklingvaj estis ekz. pri la porkomerca angla kaj pri la franca por turismaĵoj. Por gepatroj scivolemaj oni ofertis pliperfektiĝon en la latina.

Eklezia membreco de la lernantoj ne postuliĝu kiel premiso. Estas pagenda regula lerneja kotizo diferencigata laŭ la gepatraj salajroj kaj eventuale laŭ la nombro de la gefratoj frekventintaj aŭ frekventantaj la saman lernejon. Dum la lerneja jaro 2017/18, sub la estreco de s-ro Miĥaelo Friese, 46 geinstruistoj estas zorgantaj pri 669 gelernantoj .

'''Ĝemellernejo''' troviĝas en [[Budapeŝto]] [http://www.deakteri.hu/index.php], kien fariĝas ĉiujare sukcesa interŝanĝprogramo. La longdaŭra kaj fruktodona partnereco kun katolika gimnazio en [[Diĵono]] [http://www.stjodijon.com/] bedaŭrinde ekde 2011 ne plu funkcias.

== Ofertoj detale ==
Linio 44:
* dusemajna staĝo sociala-karitata dum la 10-a klasŝtupo en malsanulejoj respektive maljunulejoj, ĉe subtenaj organizoj, en infanĝardenoj ktp.
* garantiita kursoferto en ĉiuj fakoj - ankaŭ natursciencaj - laŭ la turingia horartabulo

== Celoj pedagogiaj-edukaj ==
* instruadi laŭ kristanaj valoroj
Linio 61:
== Lernintoj famekonataj ==
=== Naskiĝintoj 1555-1700 ===
[[Dosiero:Michael Altenburg.png|thumbeta|100px|Michael Altenburg]]
[[Dosiero:Hiob Ludolf.jpg|thumbeta|100px|Hiob Ludolf]]
[[Dosiero:Kaspar von Stieler - Kupferstich 1-1000x1786.jpg|thumbeta|100px|Kaspar David von Stieler]]
[[Dosiero:Walther-Johann-Gottfried-01.jpg|thumbeta|100px|Johann Gottfried Walther.]]
[[Dosiero:Andreas Elias Buchner.jpg|thumbeta|100px|Andreas Elias Büchner]]
[[Dosiero:Johann Hieronymus Schröter.png|thumbeta|100px|Johann Hieronymus Schroeter]]
[[Dosiero:Johann Bartholomaeus Trommsdorff.png|thumbeta|100px|Johann Bartholomäus Trommsdorff]]
[[Dosiero:Friedrich Wilhelm Ritschl - Imagines philologorum.jpg|thumbeta|100px|Friedrich Wilhelm Ritschl]]
[[Dosiero:Franz von Lenbach Fürst Hohenlohe-Schillingsfürst 1896.jpg|thumbeta|100px|Chlodwig Fürst zu Hohenlohe-Schillingsfürst]]

* [[Johannes Cuno]] (1555–1598), pedagogo, paroĥestro kaj dramverkisto
Linio 153:
* Ernst Biltz (1822–1903), farmaciisto, esplordis ĉirkaŭ la [[kloroformo]], posedanto de la Verda apoteko en Erfurto
* [[Johann Friedrich Theodor Müller]] (1822–1897), botanikisto en [[Brazilo]]
* Carl Martin Reinthaler (1822–1896), komponisto, estro de la katedralkoruso en [[Bremen]][[Dosiero:Carl Martin Reinthaler Büste von Kropp 1902.jpg|thumbeta|100px|Carl Martin Reinthaler]]
* Gustav von Stiehle (1823–1899), prusa generalo de la infanterio
* Oskar Schade (1826–1906), germanistikisto, profesoro en [[Kenigsbergo]], verkis i.a. la vortaron "Altdeutsches Wörterbuch"
Linio 226:

== Eksteraj ligiloj ==
{{CommonscatProjektoj}}
* [http://www.evrg.de Ratsgymnasium-paĝaro] {{de}}
* [http://www.schulstiftung-ekm.de Hejmpaĝo de la Fondaĵo de evangeliaj lernejoj en Meza Germanio] {{de}}

[[Kategorio:Evangeliaj lernejoj|Ratsgymnasium Erfurt]]
[[Kategorio:Gimnazioj en Erfurto]]