Klondike (rivero): Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Neniu resumo de redakto
Linio 1:
[[dosiero:Klondike River crossing Dempster Highway 2.JPG|thumb|right|240px|La rivero Klondike]]
'''Klondike''' [elp. KLANdajk] kaj en Esperanto '''Klondajko]]''' estas [[alfluanto]] de [[Jukono]] ([[angle]]: ''Yukon'') en la nordokcidenta parto de [[Kanado]], okcidenta parto de [[Jukonio]]. Ĝi originas en la [[Ogilvie-montaro]] kaj fluas okcidenten ĉ. 160 km kaj ĉe la urbo [[Dawson]] enfluas en Jukonon.
 
Ĝia ĉirkaŭo iĝis fama en [[1896]], kiam oni trovis en [[Bonanza Creek]] kaj aliaj malgrandaj [[rojo]]j [[oro]]n. Tiutempe alvenis tien miloj da [[orfosisto]]j kaj bonŝanc-serĉantoj. La ortrovejoj elĉerpiĝis post kelkaj jaroj kaj la loĝantaro plejparte formigris. Oni daŭrigis orminadon per hidraŭlikaj kaj fluej-ekspluataj metodoj ĝis [[1966]] ĉe alfluantoj de la Klondike. Bonanza Creek originas proksime de Dawson, longas 32 km, fluas nordokcidenten al la rivero Klondike. [[George Washington Carmack]] ektrovis en ties fluejo oron (la [[17-an de aŭgusto]] [[1896]]). Tiu evento ekigis [[orimpetego|oran febron]] en la valo de Klondike. La rojo nomiĝis pli frue [[Rabbit Creek]], la nuna nomo venas pri trovitaĵo de Carmack.