Uzanto-Diskuto:Tlustulimu/Arkivo20210125: Malsamoj inter versioj

Enhavo forigita Enhavo aldonita
→‎Patrino Teresa: nova sekcio
Linio 432:
::Mi suspektas ke pluraj ŝablonoj havas parametrojn kiujn neniu uzas. Se oni scius tion certe, oni povus simpligi, forprenante ilin. Sed se tamen iu ie uzas kaj oni forprenas, tiam malaperas informo sen iu ajn averto. Tiu ĉi programlingvo (?) estas tre (tro) permesema. En aliaj programlingvoj oni ricevus averton.
::{{ŝ|Informkesto politikisto}} havas multegajn komplikajn parametrojn, grandambasadoroj, regentoj, kaj balotaj distriktoj. Mi suspektas ke neniu ilin uzas. Mi eksperimente anstataŭis la ŝablonon per multe pli simpla Informkesto reganto kun Informkesteroj. La rezulto aspektis tute bone, ekz-e por [[Indira Gandhi]], [[Otto von Bismarck]], [[Erich Honecker]], [[Fredrik Reinfeldt]]. Sed tie ne estis iuj grandambasadoroj nek balotaj distriktoj. Mi treege volus elĵeti ĉion tion el la ŝablono, sed ne povas certe scii ĉu tio perdigos iun konkretan informon aŭ ne. [[Uzanto:Moldur|Moldur]] ([[Uzanto-Diskuto:Moldur|diskuto]]) 11:17, 4 apr. 2020 (UTC)
 
== Patrino Teresa ==
 
Kara {{u|Tlustulimu}}! Mi petas vian helpon.
Io stranga okazis kun [[Patrino Teresa]], proksimume ĉe "Honorigoj".
Aspektas kvazaŭ la tuta Informkesto estus ensuĉita en la kesteton "Honorigoj", kaj la plena artikolo en la Informkeston, kaj ekster la Informkesto estas malplene. Tre strange. Kvazaŭ ie mankus iu ferma "}}".
 
Mi ne komprenas kio okazis, kaj ĉu tion kaŭzis iu ĵusa redakto en {{ŝ|Informkesto
verkisto}}. Mi esploros...
 
Amike, [[Uzanto:Moldur|Moldur]] ([[Uzanto-Diskuto:Moldur|diskuto]]) 05:27, 7 apr. 2020 (UTC)
Reiri al la uzanto-paĝo de "Tlustulimu/Arkivo20210125".