Divoká Orlice: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
 
teksto ŝovita el paĝo Orlice + kategorioj kaj aliaj
Etikedo: Forigis alidirektilon
Linio 1:
'''Divoká Orlice''' (germane ''Wildadler'', pollingve ''Dzika Orlica'') estas ĉeĥa rivero, kiu komune kun rivero '''Tichá Orlice''' kreas riveron '''Orlice-on'''.
#REDIRECT [[Orlice]]
 
Ĝi fontas en [[torfejo]]j de [[Topielisko]] kaj [[Czarne Bagno]] (traduko ''Nigra Ŝlimo'') en [[Pollando]] (antaŭe Laga kampo) sub montaro [[Bystřické hory]], sude de pola banloko [[Duszniki-Zdrój]]. Divoká Orlice eniras en teritorion de Ĉeĥio en supermara alteco 695 m norde de [[Trčkov]], kie ĝi akceptas de dekstre [[Černý potok]] (Nigra rojo). En longeco netutaj 30 km ĝi kreas ŝtatlimon ĝis [[Landa pordego]]. Ĉi tie ĝi tratranĉas tra romantika ŝtonega riverfluejo la malplialtigitan montardorson de [[Orlica montaro]]. La vojo laŭlonge laŭ Divoká Orlice, ekde Landa pordego tra '''''Kontrabandista ponteto''''' ĝis [[Klášterec nad Orlicí]] (proksimume 4,5 km), apartenas al la plej ŝatataj ekskursoj en Orlica montaro entute.
 
Sub Klášterec nad Orlicí ĝi la rivero akvigas valbaraĵon en [[Pastviny]], kiu estis en profunda valo konstruita en la jaroj 1932 - 1938. Sub [[Nekoř]] la nordosuda direkto de la fluo ŝanĝiĝas al nordokcidento. La cismontara rivero, mendranta tra malfermita kultura pejzaĝo, ĉi tie ŝanĝiĝas en tipon de rapida montara fluo, kiu ĝis [[Potštejn]] trafluas tra profunda arbara valo. Ĝi tratranĉas litican antiklinalon (geologia termino) - per karakteriza [[meandro]] ĝi ĉirkaŭturnas rondaĵon de burga supraĵo [[Litice]] kreante ŝtonegan riverfluejon.
 
La plej grandajn alfluojn ĝi akceptas de dekstre, el Orlica montaro - en [[Žamberk]] riveron [[Rokytenka]], sub [[Vamberk]] riveron [[Zdobnice]] kaj en [[Častolovice]] riveron [[Bělá (rivero)|Bělá]].
 
== Pluaj fotoj ==
<gallery>
Zemská brána - Divoká Orlice z mostu.JPG|[[Landa pordego]] – vido el ponto
Pastvinska prehrada.JPG|[[Akva rezervujo Pastviny]]
Soutok Divoké Orlice a Rokytenky v Žamberku.jpg|Kunfluejo de Divoká Orlice kaj Rokytenka en Žamberk
Litice zachlumi reka P5110704.jpg|Divoká Orlice inter [[Záchlumí (distrikto Ústí nad Orlicí)|Záchlumí]] kaj [[Litice nad Orlicí]]
</gallery>
 
[[Kategorio:Riveroj en Orlica montaro]]
[[Kategorio:Riveroj en Pollando]]
[[Kategorio:Riveroj kreantaj landlimon de Ĉeĥio kaj Pollando]]
[[Kategorio:Riveroj en distrikto Rychnov nad Kněžnou]]
[[Kategorio:Riveroj en distrikto Ústí nad Orlicí]]
[[Kategorio:Geografio de Malsuprasilezia provinco]]