Diskuto:Kronvirusoj: Malsamoj inter versioj

Enhavo forigita Enhavo aldonita
Averto
Linio 42:
Kial oni repuŝis la aldonitan averton? Dankon pro doni kialon.--[[Uzanto:Alifono|Alifono]] ([[Uzanto-Diskuto:Alifono|diskuto]]) 17:05, 12 apr. 2020 (UTC)
:Eble {{u|Surfo}} respondos detale al vi. Sed laŭ mi, unue la enkonduko ne estas taŭga loko por tio, due ĉu temas pri koronvirusoj ĝenerale aŭ pri la KOVIM-19-viruso, trie mankas fontoj. [[Uzanto:Golfestro|Golfestro]] ([[Uzanto-Diskuto:Golfestro|diskuto]]) 18:40, 12 apr. 2020 (UTC)
 
{{u|Alifono}}, la plej grava difekto en la frazo, kiun mi forigis, estis tio ke mankis fonto. Tiaj konsiloj pri sano devas havi fidindan fonton. Cirkulas plej diversaj ĉarlatanaj konsiloj en la reto, eĉ en la Vikipedioj.
 
Aldone, eĉ per normala prudento oni povas konstati, ke la konsilo estas dubinda. Ĉasado estas vaste permesita, tamen ofte reguligita, en multaj landoj, ankaŭ por akiri nutraĵon. Manĝi ĉasaĵon ne estas la plej probabla vojo de infektiĝo, precipe kiam temas pri malsano de la spirvojoj, kiel ĉe la nuna kronviruso. Manipulado, tuŝado, eĉ enspirado de la aero ĉirkaŭ vivantaj bestoj estas verŝajne pli gravaj mekanismoj ol manĝado de kuiraĵoj. Oni ne scias tute certe, kiuvoje la homaron atingis la nuna malsano, sed verŝajne ĝin peris bazaroj kun vivantaj bestoj en kaĝoj.
 
Kaj vi menciis nur sovaĝajn bestojn. Estas famaj ekzemploj pri transigo de virusoj aŭ bakterioj de hejmigitaj bestoj (porkoj, kokoj ka.) al homoj.
 
Pro tiaj kialoj mi opiniis vian "ĝeneralan regulon" ege suspektinda. La vorto "ĝenerala" igis ĝin eĉ pli suspektinda.
 
Estas ja bone kaj dankinde averti pri danĝeroj de kontaĝoj. Sed nepre citu fidindan fonton, ekzemple la Mondan Organizaĵon pri Sano. Ankaŭ tio, kion mi skribis ĉi supre pri manieroj de infektiĝo estas certe nur privataj pensoj, kaj tiaj ne havu lokon en Vikipediaj artikoloj, kiam temas pri la sano de homoj. --[[Uzanto:Surfo|Surfo]] 19:35, 12 apr. 2020 (UTC)
Reiri al la paĝo "Kronvirusoj".