Diskuto:Publika havaĵo: Malsamoj inter versioj

Enhavo forigita Enhavo aldonita
Movo de la kontribuo de Marcos
Tonymec (diskuto | kontribuoj)
→‎Publikaĵo: nova sekcio
Linio 39:
:--[[Vikipediisto:Petrus Adamus|Petrus Adamus]] 20:33, 18. Apr 2009 (UTC)
::"Publikpropraĵo" ŝajne estas elpensaĵo de Petrus Adamus. "Publika havaĵo" aliflanke estas jam enradikiĝinta vorto en Esperanto, kaj uzata en la origina versio de la artikolo. La plej multaj kundiskutantoj pledis por reŝanĝo al "publika havaĵo". Eĉ Petrus Adamus mem rekonis ke "havaĵo" povus esti pli konvena vorto ĉi-kaze. Mi do nun reŝanĝis la titolon al "Publika havaĵo". [[Vikipediisto:Marcos|Marcos]] 22:51, 18. Apr 2009 (UTC)
 
== Publikaĵo ==
 
 
Ŝajnas, ke ekzistas malkonkordo pri la signifo de la vorto "publikaĵo", kies vikipaĝo resendas tien ĉi:
* Laŭ [http://vortaro.net/#publika PIV]: 1. Dokumento, ĝenerale presita, destinita al la publiko. 2. Komputila programo senpage kopiebla kaj uzebla.
* Laŭ [https://bertilow.com/div/komputada_leksikono/PR.html la Komputila Leksikono] de Bertilo Wennergren: nur kiel 2 ĉi-supre
* Laŭ tiu ĉi paĝo: iu ajn verko libera je aŭtorrajtoj.
Bonvolu klarigi, kaj se necese anstataŭigi la resendan paĝon per homonimara paĝo. — [[Uzanto:Tonymec|Tonymec]] ([[Uzanto-Diskuto:Tonymec|diskuto]]) 09:35, 14 apr. 2020 (UTC)
Reiri al la paĝo "Publika havaĵo".