Karlo la 5-a (Sankta Romia Imperio): Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Linio 47:
La unuaj konfliktoj de la juna reĝo estis la insurekcio de la [[Kastiliaj Komunumoj]] (''Comunidades'' (1520–21)). La komenco de la konflikto baziĝis sur la malfido de la kastilianoj, kiuj vidis la junan reĝon kiel fremdulo, kiu favoris siajn eksterlandajn korteganojn, kaj rapide eliris al Aragonio sen solvi la kastiliajn maltrankvilecon kaj parlamentajn postulojn de 1518. Krome li eliris al Germanio por solvi la imperiajn aferojn kaj la insurekciemo etendiĝis en Kastilio, dum la incendio de [[Medina del Campo]] etendis la kernon de la ribelo komunuma tra Kastilio. La kontraŭsenjora insurekcio provokis, ke la nobelaro apogis la imperiestron, kaj la movado estis perdinta akceptadon en la urboj. Finfine la komunumanoj estrataj de [[Juan de Padilla]], estis venkitaj en la [[batalo de Villalar]] ([[provinco Valadolido|Valadolido]]), kaj la reveno de la reĝo realigis organizajn ŝanĝojn en la regno kiuj manifestiĝis ĉefe post la Kortegoj de Valladolid de 1523.
 
==En Notoj arto==
===En pentrarto===
<references/>
===En "Hernani"===
Karlo estis la kontraŭ-protagonisto de la ĉefa [[rolulo]], nome Hernani, de la teatraĵo ''[[Hernani (Victor Hugo)|Hernani]]'' de [[Victor Hugo]]. En tie historia fono, kiam Izabela de Kastilio mortis en 1506, ŝia filino Johanino heredis la tronon, revenis el Gento kun Filipo, sed estis tiu kiu fakte regis profitante la mensan malforton de la reĝino. Tamen tio daŭris nur kvin monatojn, ĉar Filipo mortis. La bazo de la konduto de Hernani en la verko estas supozata fitraktado kaj mortigo fare de la patro de Karlo, tio estas Filipo, al lia patro; sed evidente Filipo apenaŭ havis tempon kaj tute ne trankvilan disponon por la efektivigo de la povo tiukadre.<ref name="Gonin" >Hervé Gonin, "Ĉu ''Hernani'' estas historia dramo", en [[Victor Hugo]], ''Hernani (dua parto)'', Franca esperantisto, numero 490, oktobro 1997, respektive pp. 62 kaj 102-104.</ref>
 
Post la morto de Filipo, pro politikaj manovroj estis la patro de Johanino, [[Fernando la 2-a de Aragono]], kiu regis en [[Regno Kastilio|Kastilio]] ĝis sia propra morto en 1516. Estis tiam kiam Karlo heredis la tronojn kaj de Kastilio kaj de Aragono, kaj tiel li alvenis el [[Flandrio]] en Hispanion septembre 1517, okazigante malaprobon de la lokanoj, kiam tiuj vidis la nehispaniecon de la monarko kaj la efektivan povon kiun akaparis la eksterlanda akompanantaro de la juna reĝo, nome [[Karlo la 1-a (Hispanio)|Karlo la 1-a de Hispanio]].<ref name="Gonin" /> Tiel la rilato kun la hispanaj povuloj estis malfacila, kaj li devis trairi la landon serĉante apogon. En Barcelono en januaro 1519 li eksciis pri la morto de sia avo Maksimiliano, la imperiestro, kaj li decidis kandidatiĝi al tiu posteno, kiu estis ne hereda sed elektebla. Por konvinki la elektistojn, Karlo bezonis multe da mono kaj tiucele li denove veturis kaj negocis tra Hispanio serĉante tion.<ref name="Gonin" />
 
Tiukadre okazis la elektintrigoj, sed en frankfurta kastelo kaj ne en [[Aĥeno]], kiel en la verko. Kaj ankaŭ ne estis tie Karlo.<ref>Kvara akto.</ref> Karlo en Hispanio ankoraŭ devis peti monon por veturi al la tron-urbo, kaj la surtronigo fakte okazis en oktobro 1521, unu jaron post la elekto, kaj jam en Aĥeno, kaj ekde tiam li estis nomumita [[Karlo la 5-a (Sankta Romia Germana Imperio)|Karlo la 5-a]]. Dume en Kastilio okazis [[enlanda milito]] fare de diversaj sektoroj (nobeloj, ekleziuloj kaj burĝaro) kontraŭ la partianoj de Karlo.<ref name="Gonin" /> Do, tiu etoso ja estas respegulata en la komploto de la Kvara Akto, sed kun tute aliaj nuancoj: temas nur pri nobeloj kiuj agas pro personaj kaj familiaj interesoj kaj ne pro [[politiko]], kiel en la realo. Kelkaj el iliaj nomoj estis prenitaj el la realo, sed kun ŝanĝoj eĉ en la politika tendaro.<ref name="Gonin" />
 
== Bildaro ==
<gallery>
Dosiero:Emperor charles v.png|<!-- thumb|left|180px|Karlo la 5-a (imperiestro de la Sankta Romia imperio) kaj Reĝo de la _Catalonian_Katalun-AragonoAragona kaj Kastilia KronoKronoj. -->
Dosiero:Patio Paleis Karel V.jpg|<!-- thumb|left|180px|_Pation_Korto de la palacapalaco de Karolo la 5-a en Granado (Hispanio) -->
Dosiero:Carlos_V_en_Mühlberg,_by_Titian,_from_Prado_in_Google_Earth.jpg|''[[Karlo la 5-a surĉevale en Mühlberg|Imperiestra Karolo]] la 5-a je [[Batalo de Mühlberg|Mühlberg]]'', pentrita en [[1548]] de [[Ticiano]].
Dosiero:Karl V. (HRR).jpg|<!-- thumb|left|180px|Karlo V. (Portreto _von_de [[_Christoph_Christoph _Amberger_]]Amberger, _um_en 1532) -->.
</gallery>
 
== Notoj ==
<references/>
 
{{Commons|Charles V, Holy Roman Emperor}}