Diskuto:Ĝiismo: Malsamoj inter versioj

Enhavo forigita Enhavo aldonita
Tirifto (diskuto | kontribuoj)
e Misskribis la tempon unuafoje.
 
Linio 4:
:Temas pri alia afero: paroli pri neduumulo. En la komenco, nek riismo nek ĝiismo traktis tion, sed poste prenis ĝin ambaŭ kun pronomo ri. Kiun alian proponon de ĝiismo vi konas? Mi konas nur du : la moderan kaj la radikalon. Se ekzistas aliaj, estu bone prezenti referencojn. [[Uzanto:Golfestro|Golfestro]] ([[Uzanto-Diskuto:Golfestro|diskuto]]) 13:17, 23 apr. 2020 (UTC)
:Originale, riismo kaj ĝiismo traktis nur la demandon pri seksneŭtrala pronomo. La neduumeca fenomeno venis poste, fakte antaŭ kelkaj jaroj, kaj aldoniĝis (same) al ambaŭ sistemo. [[Uzanto:Golfestro|Golfestro]] ([[Uzanto-Diskuto:Golfestro|diskuto]]) 13:21, 23 apr. 2020 (UTC)
::{{@|Golfestro}} Sed ĝiismo ''ne estas unueca propono'' (kiel la artikolo nun aludas). Ĝi estas simple ''seksneŭtrala uzado de »ĝi«''. Vi ne povas diri, ke ĝiismo prenis la pronomon »ri«, ĉar ĝiismo ne estas organizita projekto. Tio, ke unu persono proponis tian uzon, ne signifas, ke ĝi apartenas al la ''koncepto'' de ĝiismo. Ĝiismo – kiel koncepto – konsistas el unu simpla kaj ĝenerala ideo, kaj ni maldevas misatribui al ĝi apartajn ideojn nur ĉar ilin iu ie proponis; la ideoj ne povas tiel simple »aldoniĝi« al ĝiismo. Se la paĝo »Ĝiismo« sciigu pri unuopaj proponoj de ĝiismo, oni tion bone klarigu. Sed ĝuste nun la paĝo prezentas ĝiismon kiel ĝeneralan solvon al problemo, prezentante ecojn el apartaj proponoj kvazaŭ ili estus propraj al ĝiismo kaj akceptataj de ĉiuj ĝiistoj, kvankam ili tute ne estas. [[Uzanto:Tirifto|Tirifto]] ([[Uzanto-Diskuto:Tirifto|diskuto]]) 1513.40, 2020-04-23 (UTC)
:Pri modera ĝiismo ekzistas unu propono kiu inkluzivas uzon de ri por paroli pri neduumulo. Se vi konas alian proponon, citu ĝin kun la referencoj. Mi aldonis etan aldonon al la artikolo pri tio. [[Uzanto:Golfestro|Golfestro]] ([[Uzanto-Diskuto:Golfestro|diskuto]]) 14:02, 23 apr. 2020 (UTC)
Reiri al la paĝo "Ĝiismo".