28-a de aprilo: Malsamoj inter versioj

146 bitokojn aldonis ,  antaŭ 2 monatoj
→‎Eventoj: germana okupo de Sollum
(→‎Eventoj: Konstancio la 2-a eniris Romon)
(→‎Eventoj: germana okupo de Sollum)
** [[Nov-Jorko]]: "Nowy Świat" ([[Nova Mondo]]) informis, ke en [[Meksik-urbo]] dum la lastaj semajnon aperis du hispanlingvaj broŝuroj pri germanaj kruelaĵoj en Pollando; dum germana aeratako al [[Molde]] norvega reĝo [[Haakon la 7-a (Norvegio)|Haakon la 7-a]] kun sia filo demonstracie dum bombado ekstaris sub [[betulo]], kiu poste iĝis [[simbolo]] de la [[norvega rezistmovado]] kontraŭ la [[Operaco Weserübung|germana invado]]; papo [[Pio la 12-a]] sendis mesaĝon al [[Benito Mussolini]] petante lin ne militiri - [[Galeazzo Ciano]] skribis en sia [[taglibro]]: ''La reago de Duce estas frida, skeptika kaj [[sarkasmo|sarkasma]]''; registaro de [[Norvegio]] anoncis la staton de [[milito]] kun [[Germanio]]
** [[1941]]: [[Ordnungspolizei|Germana polico]] en multaj urboj de [[Varto]]-Lando en publikaj ejoj legitimis polojn por kontroli labordokumentojn; en [[ĉefgubernio|Ĝenerala Gubernio]] estis 34 germanaj antaŭlernejoj, al kiuj frekventis ĉirkaŭ mil infanoj, kaj laboris en germana [[administrado]] 130 000 polaj laboristoj; en [[Aŭŝvico]] mortis [[pastro]] Zygmunt Surdecki, arestita en [[Lublin]] pro helpo al judoj
** [[Aleksandrio]]: premiero de la usona filmo de [[Charlie Chaplin]] "Granda [[Diktatoro]]" favore al Pola Sav-Agado - 1200 kolektitajn [[piastro]]jn oni transdonis al rifuĝintaj poloj kaj polaj judoj; en [[Edinburgo]] okazis organiza kunveno de Pola-[[Skotlando|Skota]] Societo por daŭrigo de kunlaboro ekde la 16-a jarcento; en [[Londono]] malfermo de militaj desegnaĵoj de pola-angla artisto Feliks Topolski; [[batalo de Atlantiko]]: germana [[submarŝipo]] ''U-65'' estis sinkigita en la norda [[Atlantiko]] de la brita [[destrojero]] ''HMS Douglas'' - pereis la tuta, 50-membra skipo - batalo pri [[konvojo]] HX-121 (oni sinkigis 5 ŝipojn kaj submarŝipon); '''[[genocido|genocida]] kampanjo kontraŭ [[serboj]] komenciĝis en [[Kroatio]]''' - [[Ustaŝe]]-movado [[masakro|masakris]] ĉirkaŭ 190 personojn en vilaĝo Gudovac, proksime al [[Bjelovar]]; [[Mediteraneo]]: operaco por plifortigo de [[Malto]] finita - post 5 tagoj de la [[ferdeko]] de "Ark Royal" startis 23 [[ĉasaviadilo]]j, kiuj atingis la [[Malto (insulo)|insulon]]; Defend-Komitato decidis defendi [[Kreto (insulo)|Kreton]]; Civila Komisarejo de [[Montenegro]] kreiĝis kaj ekfunkciis Provizora Administra Komitato, kreita de [[separismo|separistoj]]; [[Balkana kampanjo|Balkana Fronto]]: al la ferdekoj de [[krozŝipo]] "Ajax" kaj 4 [[destrojero]]j enŝipiĝis novzelanda 6-a Brigado de Infanterio, la lasta brita [[liniŝipo]] sur la kontinento; [[Nord-Afrika kampanjo]]: germanoj okupis Sollum ([[Provinco Matruh]])
** [[1942]]: '''Diversaj germanaj policaj unuoj [[pafekzekutado|pafekzekutis]] en [[Nowy Sącz]] ĉirkaŭ 280 personojn''', en [[Maków Podhalański]] kelkdekon de [[judoj]] kaj poloj, en [[Ostrowiec Świętokrzyski]] 32 judojn, en [[Rzeszów]] ĉirkaŭ 30 judojn, en Krościenko 12 personojn; en [[Poznań]] [[germanoj]] [[senkapigo|senkapigis]] 6 polojn; [[Gestapo]] arestis en la tagoj 27-a kaj 28-a de aprilo ĉirkaŭ 100 membrojn de [[Pola Rezistomovado]]; [[distrikto Bialski]]: taĉmento de Kamparanaj Batalionoj forprenis 500 [[kilogramo]]jn da [[sukero]] el germana transporto
** [[Orienta Fronto (Dua mondmilito)|Orienta Fronto]]: [[Ruĝa Armeo]] alinomis Transkaŭkazan Militaran Areon al Transkaŭkaza Fronto