Henri Dor: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
PaulP (diskuto | kontribuoj)
e korektis ordigan ŝlosilon
aldono de karikatura bildkarto
Linio 1:
[[Dosiero:Robert-Dor.jpg|thumb|left|karikatura bildkarto el ĉ. 1911]]
'''Henri DOR''', sviso, d-ro, [[kuracisto]]. Nask. 4 okt. [[1835]], en Vevey, mortis 29 okt. [[1912]]. Fama [[oftalmologo]]: li studis en dek Universitatoj, de sep landoj; en 1866 vokita de la Berna Universitato, li direktis tie la instruadon de la oftalmologio. En 1876, vokita de Lyott-aj profesoroj, li fondis gravan senpagan oftalmologian klinikon, kiun li direktis ĝis sia morto. Li estis prez. de "Medicinaj Sciencoj", ktp. - Sciencemulo, artemulo, li estis ankaŭ poligloto, flue parolis kaj skribis dekunu modernajn lingvojn, kaj legis la latinan kaj la grekan. En 1902, jam sesdek-sepjara, post parolado de Boirac en Lyon, li aliĝis al E, kaj estis unu el la unuaj membroj de la Lyona grupo, baldaŭ li prezidis ĝin, poste li fariĝis vicprez de SFPE, kaj rapide akiris nediskutatan aŭtoritaton. En 1908, kunfondinto de TEKA, kies prez. li restis ĝis la morto; li redaktis ĝian oficialan bultenon. Li propagandis per paroladoj kaj gazetartikoloj, kaj igis favoraj al E multajn scienculojn. Pro lia aĝo, lia boneco, la glorkrono de liaj blankaj haroj ĉirkaŭ nobla alta frunto, oni nomis lin "la patriarko de la dua generacio de E-istoj". LK, 1905.
L. BASTIEN.