Carl von Clausewitz: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
eNeniu resumo de redakto
Linio 1:
[[dosiero:Clausewitz.jpg|thumb]]
'''Carl (Philipp Gottlieb) von Clausewitz''' (n. {{daton|1-an de |junio |1780}}, en [[Burg]], proksime al Magdeburg, Prusio – m. {{daton|16-an de |novembro |1831}} en [[Breslau]], [[Silezio]]) estis [[prusio|prusa]] [[generalo]], kiu dekalris sin en siaj verkoj por la totala milito, precipe en la verko "Pri la milito". En tiu tipo de la militiro devas okazi kontraŭ tuta teritorio, ĉiu havaĵo kaj ĉiu loĝantaro de la malamiko.
 
Clausewitz venis el malriĉa familio, soldatservis ekde 1792, dum la rejna militiro (1793–94) li akiris rangon de oficiro. En la sekvaj jaroj li servis en garnizonoj kaj lernis dumtempe. En 1801 li ekstudis en la Berlina Militistara Akademio, kie lernis multe de Gerhard von Scharnhorst, lia apoganto.
 
Li servis en la jena militiro ([[1806]]), sed la francoj kaptis lin ĉe Prenzlau kaj hejmenvenis nur en 1808 al Prusio. Post kiam Napoleono atakis Rusion, li demisiis kaj ekservis ĉe la rusoj kaj elstaris kiel generalstaba oficiro (1812).
 
En [[1818]] li iĝis generalo kaj direktoro de la Militistara Aakdemio. En tiu pozicio li havis tempon verki kaj tiel akiri famon. Li akcentis la spiritajn faktoroj, la hazardajn eventojn, kritikon pri militaraj problemoj.
 
Li argumentis, ke la defenda pozicio estas la pli forta pozicio en aspekto de politika kaj militara vidpunkto.
 
Antaŭ ol fini la grandan verkon '''Pri la milito''', oni translokigis al Vroclavo, poste al prusaj fortoj. Li malsaniĝis je [[ĥolero]] kaj mortis baldaŭ en Vroclavo. Liajn verkojn publikigis la vidvino.
 
'''Lia fama diro''' „la milito estas nenio alia, ol daŭrigo de la politikaj kontaktoj per apliko de aliaj metodoj”.