Charlene Warren-Peu: Malsamoj inter versioj
Venca24 (diskuto | kontribuoj) Kreis novan paĝon kun "{{informkesto homo}} '''Charlene Evelyn Dolly Warren-Peu''' (naskiĝis je la {{dato|9|junio|1979}} en Pitkarna Insularo<ref name="pitkarnanoj">{{citaĵo el la reto |..." |
(Neniu diferenco)
|
Kiel registrite je 21:07, 9 maj. 2020
Charlene Evelyn Dolly Warren-Peu (naskiĝis je la 9-a de junio 1979 en Pitkarna Insularo[1]) estas pitkarna politikisto, kiu oficas kiel urbestro estro (angle Mayor) de Pitkarna Insularo ekde 2020. Ŝi estas la unua ino, kiu permanente oficas en tiu posteno.[2] Antaŭe ŝi servis kiel vicestro kaj ŝi estis membro de Islanda Konsilio.
Charlene Warren-Peu | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 9-an de junio 1979 (44-jaraĝa) en Adamstaŭno |
Familio | |
Patro | Jay Warren |
Patrino | Carol Grace Christian |
Edz(in)o | Vaine Kimiora Peu |
Infanoj | Ralph Jay Christian Warren-Peu • Jayden Samuel Christian Warren-Peu • Kimiora Hugh Christian Warren-Peu • Torika Tahina Darralyn Maimiti Warren-Peu • Cushana Tiare Jaime Maimiti Warren-Peu |
Okupo | |
Okupo | politikisto |
Vivo
Warren-Peu naskiĝis en Pitkarna Insularo en la familio de Jay Warren kaj Carol Grace Christian[1] kaj ŝi estas 8-generacia ido de la ribelintoj sur la ŝipo Bounty, kiuj ekloĝis en Pitkarna insulo.[2] Ŝi prizorgas poŝtoficejon, tranoktojn por vizitantoj kaj produktas mielon kun sia edzo Vaine Warren-Peu, origine el Kukinsuloj. La familio havas 5 infanojn.[2]
Ŝi estis elektita en la Insulan Konsilion en 2013.[3] Ŝi estis elektita kiel vicestro en 2015 kaj reelektita por la poŝtofico en 2017. En la balotoj de 2019 ŝi estis elektita por la posteno de la estro.[2]
Referencoj
- ↑ 1,0 1,1 Who Are the Pitcairners? WARREN, Alice Lilly Butler --> WARREN, Jay Calvin (angle). Pitcairn Islands Study Center (2019-09-23). Alirita 2020-05-09. “Charlene Evelyn Dolly Warren was born on Pitcairn Island on June 9, 1979. She is the daughter of Jay Calvin Warren and Carol Grace Christian.”.
- ↑ 2,0 2,1 2,2 2,3 Vance, Andrea. Charlene Warren-Peu, Pitcairn Island's first female mayor (angle). Stuff (2019-11-07). Alirita 2020-05-09.
- ↑ Election (angle). Dem Tull, p. 13 (10 2013). Arkivita el la originalo je 2014-01-03. Alirita 2020-05-09.