Se (If): Malsamoj inter versioj

anglalingva poemo de Rudyard Kipling
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Kreado de artikolo pri la poemo Se (If) de Rudyard Kipling.
(Neniu diferenco)

Kiel registrite je 01:21, 16 maj. 2020

«Se...» (en la anglalingva originalo "If—") estas poemo verkita en 1895 de la brita aŭtoro Rudyard Kipling, kiu priskribas la regulojn de la brita deco. Ĝi estas skribita per patreca tono, kiel konsilo por la filo de la aŭtoro, John.[1] «Se...» estas literatura ekzemplo de la stoikismo de la Viktoriana epoko.[2]

Priskribo

Ĝi unuafoje aperis en «Brother Square Toes», ĉapitro de Rewards and Fairies, kolekto de poemoj kaj rakontoj de Kipling de 1910. Kiel okazis ankaŭ kun Invictus, verko de William Ernest Henley, temas pri memorinda elvokaĵo de la stoikismo de la Viktoriana epoko. Ĝia internacia rekono fariĝas evidenta pro la granda nombro da versioj kaj parodioj, kiujn ĝi inspiris, kiel ankaŭ pro la vasta populareco, kiun ĝi ĝuas ankoraŭ nuntempe, ĉefe inter la britoj (tiom, ke ĝin oni voĉdonis kiel la preferatan poemon de la britoj en enketo, kiun okazigis la BBC). Unu el ĝiaj versoj, «If you can meet with Triumph and Disaster and treat those two impostors just the same» («se Venkon kaj Malvenkon vi ricevas kaj same traktas ilin sen devi';») estas skribita sur muro ĉe la enirejo por ludantoj de la centra tenisejo de la All England Lawn Tennis and Croquet Club Wimbledon. La kompletan poemon legis Roger Federer kaj Rafael Nadal por reklamvideo de la vira finalo de Wimbledon de 2008.

  1. Ŝablono:Cita web
  2. Ŝablono:Cita web