Batalo je kazerno de Czajanek: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Linio 26:
 
== Paso de la bataloj ==
El la gvidanta veturilo elaŭtomobiliĝis oficiro kaj kelke da soldatoj, la oficiro paŝis direkte al soldato Sagan havanta gardodeĵoron ĉe la pordego. Tiu ekreagis per preparita pafilo, per ekvoko "Haltu!" kaj per ekpafo en aeron. La germana oficiro elvokis la gardodeĵoranton, por ke li kapitulacu, kaj li eltiris armilon, kio gvidis al mallongtempa interpafado, en kiu la gardostaranto estis vundita kaj la oficiro mortigita.
 
La pafado mobilizis la loĝantaron interne de la kazerno. La komandanto de la bataliono, kolonelo Štěpina, klopodis kontakti la komandantejon, la defendadon de la kazerno ekprenis komandanto de maŝinpafila roto, kapitano [[Karel Pavlík (soldato)|Karel Pavlík]]. Estis eldonitaj armiloj, la defendantoj komencis dislokiĝi tra areo de la kazerno kaj el fenestroj kaj el tegmentoj pafi kontraŭ la germanoj. Tiuj havis influe de nepreteco por rezisto grandajn perdojn, sed post la komenca ĥaoso ili komencis ataki kaj ĉirkaŭigi la objekton tra ĉirkaŭa parko. Alveturigita kontraŭtanka kanono komencis kanonadon kontraŭ la kazerno, kontraŭ la konstruaĵo estis celitaj lumbrigantaj reflektoroj,alveturis superfortoj el la unua kolono. Ĝis la korto de la kazerno enveturis la germana kirasita veturilo, sed la pafado per trapenetrigaj kartoĉoj devigis la damaĝigitan veturilon retiriĝi, same kiel estis repuŝataj kelkaj piedaj sturmoj.
 
Granda problemo de la defendantoj estis manko de municio - kiam ĝi komencis fini, ili pafis pro kreo de impreso de pafado eĉ per blindaj kartoĉoj. Proksimume post duonhoro de bataloj kolonelo Štěpina sukcesis kuniĝi kun la komandantejo kaj li eldonis tial per trumpetado ordonon fini la pafadon kaj kapitulaci. Kiel intertraktanto estis komisiita leŭtenanto Karel Martinek.
 
== Post la batalo ==