Ivanhoé Rodrigues Baracho: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
eNeniu resumo de redakto
Aldono de foto
Linio 2:
|Antaŭnomo = Ivanhoé
|Familinomo = Baracho
|dosiero = Ivanhoe_Baracho.jpg
|Okupo = Profesoro
|Okupoj = Agronomo, biologo, esperantisto
Linio 18:
Diplomita en [[1955]] pri [[Agronomio]] ĉe ''Escola de Agronomia do Nordeste'' en la naskurbo, en [[1967]] li ekinstruas en la [[Universitato de Braziljo]] (UnB). En la sekva jaro li magistriĝis ĉe [[Universitato de San-Paŭlio]] (USP) per studo pri la multobliĝo de ''Aspergillus nidulans (Eidam) Winter'', sub la orientigo de João Lúcio de Azevedo. En 1969 li doktoriĝis ĉe la [[UNICAMP|Universitato de Campinas]] (Unicamp) per tezo pri la sekseco en tiu sama estaĵo ''Aspergillus nidulans''.
 
En 1970 li transloĝiĝis al Campinas por fariĝi profesoro en la Instituto pri [[Biologio]] de Unicamp. En 1978 li tie iniciatis esperantistan grupon, kiu funkciis ĉe la universitata Departemento pri [[Genetiko]] por instruado de la lingvo. Li poste komisiis kaj superrigardis siajn studentojn okazigi kursojn en aliaj institutoj, kiel tiu pri Fiziko. En 1987 li aperigis la malgrandan sciencan revuon ''Hodiaŭa Genetiko'', kun artikoloj pri Simbola Biologio, Genetiko k.s.
 
Post la emeritiĝo en 1995, li plu dediĉis sin al la publikigo de libroj pri la origino de la vivo, pri Simbola Biologio, pri Genetiko kaj pri demonstrado de la [[Lasta teoremo de Fermat]], ĝis la forpaso en [[2019]].