Diskuto:Ŝakolimpiko: Malsamoj inter versioj

Enhavo forigita Enhavo aldonita
komento
 
 
Linio 1:
== Ŝakolimpio-Ŝakolimpiko ==
Mi ne certas kiu estas la plej taŭga titolo por tiu ĉi artikolo. Ĉar eble jam ekzistas [[Olimpiaj ludoj]] kvankam individue ili titoliĝas olimpiko [[Somera Olimpiko 2020]] ka. La temo pripensindas! Kiam mi kreis ĝin mi ne estis 100% certa pri la titolo. [[Dosiero:Flag_of_Esperanto.svg|15px]] {{Verda|'''[[Uzanto:JabieroKubo|JabieroKubo]] ([[Uzanto-Diskuto:JabieroKubo|diskuto]]) 02:09, 17 jun. 2020 (UTC)'''}}
:Ĉe tekstaro.com la termino [https://tekstaro.com/?s=5eeb2d25c1bd5 Olimpiaj Ludoj] aperas iomete pli ofte ol [https://tekstaro.com/?s=5eeb2e7c64e1d Olimpikoj] kaj multe pli ofte ol [https://tekstaro.com/?s=5eeb2d494232d Olimpikiaj Ludoj]. Do ambaŭ vortoj estas uzataj sed el tio oni ne vere povas trovi pli taŭgan vorton. Mi preferas por tiu konkurso la nomon Olimpiaj Ludoj, ĉar en la plej multaj lingvoj (eble ĉiuj) la nomo devenas de la urbo [[Olimpio]] kaj la Esperanta maniero por krei vortojn estas la uzo de finaĵoj kaj afiksoj. Tial mi ne komprenas kial oni kreis novan vorton kun senlogike enmetita litero.
:Pro tio mi same pensas ke ŝakolimpio estus pli taŭga vorto. Notinda eble estas, ke kelkaj lingvoj nomas tiun konkurson "ŝakolimpiado". Sed [[olimpiado]] estas la kvarjara intervalo kaj ne la konkurso. Espereble tiu respondo helpas.--[[Uzanto:LoMo600|LoMo600]] ([[Uzanto-Diskuto:LoMo600|diskuto]]) 09:50, 18 jun. 2020 (UTC)
Reiri al la paĝo "Ŝakolimpiko".