Proceso de 16 gvidantoj de Pola Subtera Ŝtato: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Kozyra (diskuto | kontribuoj)
Neniu resumo de redakto
Kozyra (diskuto | kontribuoj)
Linio 38:
Ili konfirmis ankaŭ arbitre „eksterleĝecon” de Enlanda Armeo, Konsilio de Nacia Unueco kaj Konsilio de Ministroj por la Lando, agantaj sur teritorio de Pollando. Ili indikis „[[krimo]]jn” de tiaj organizaĵoj – [[komploto]]j, terorismaĵoj, kontraŭsoveta flankatkemo, [[spionado]] kaj [[Radio (komunikilo)|radia]] interligiteco.
 
La akuzisto akuzis [[Leopold Okulicki]], [[Jan Stanisław Jankowski]], S. Jasiukowicz kaj Adam Bień pri tio, ke estis organizantoj kaj gvidantoj de pola subtera organizaĵo malfronte de Ruĝa Armeo sur la teritorio de okcidentaj partoj de [[Belorusio]] kaj [[Ukrainio]], en [[Litovio]] kaj Pollando kaj agante laŭ instruoj de t.n. [[pola ekzila registaro]], gvidis renversan laboron kontraŭ Ruĝa Armeo kaj Sovetunio, per teroro rilate al oficiroj kaj soldatoj de Ruĝa Armeo, organizado de atencoj kaj atakoj de subteraj armitaj taĉmentoj, gvidado de malamika propagando kontraŭ Sovetunio kaj Ruĝa Armeo, kaj akuzita Okulicki krom tio ankaŭ pri spion-flankataka laboro dorse de [[Ruĝa Armeo]].
 
Kaj la ceterajn 12 akuzitojn pri tio, ke ili partoprenis en laboro de polaj subteraj organizaĵoj sur teritorio de Pollando, ke estis informitaj de la gvidantoj de subtera organizaĵo pri neplenumado de la ordonoj de soveta armea gvidantaro rilate al redono de radioj, presiloj, armiloj, municio kaj uzo de ili en krimaj celoj. La akuzisto konstatis, ke rezulte de terorisma agado de la taĉmentoj de Enlanda Armeo de la 28-a julio ĝis la 31-a de decembro 1944 oni mortigis 277 personojn, kaj serioze vundis 94, kaj de la 1-a de januaro ĝis la 30-a de majo 1945 oni mortigis 314 kaj serioze vundis 125 soldatojn kaj oficirojn de Ruĝa Armeo. Pri la akuzitoj prokuroro Afanasjev diris: Tio organizantoj de mortigoj kaj flankatakoj, tio komplotintoj, tio disfamigantoj kaj provokistoj, tio fiaj trompistoj kaj malicaj perfortuloj de la rajtoj pri protekto de Ruĝa Armeo malfronte.