Interkultura Centro Herzberg: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Linio 3:
'''Interkultura Centro Herzberg''' (ICH) estas la internacia uzata nomo de institucio konsistanta el tri asocioj: Germana Esperanto-Centro (filio de [[Germana Esperanto-Asocio|GEA]] por klerigado kaj kulturo), [[Asocio de Germanaj Esperanto-Instruistoj]] (AGEI) kaj [[Esperanto-Societo Sudharco]] (EGS). Ĝi estas (plu)kleriga centro kun biblioteko kaj arkivo kaj lokiĝas en [[Herzberg am Harz]], en la germana federacia lando [[Malsupra Saksio]].
 
Dank' al la kelkjardeka agado de lokaj esperantistoj, [[Joachim Gießner]], Esperanto-Gesellschaft Südharz, la malfermo de ICH la [[20-an de novembro]] [[2004]] kaj ĝia multflanka laboro sub gvido de [[Peter Zilvar]] kaj [[Zsófia Kóródy]], la urba konsilantaro unuanime decidis aldoni la kromnomon «die Esperanto-Stadt», t.e. «la Esperanto-urbo» al la urbonomo.
 
ICH mem kaj kiel oficiala partnero de Herzberg am Harz, en kunlaboro kun la urba administracio zorgas pri la konstruado de Esperanto-infrastrukturo, Esperanto-servoj en la urbo. La unuaj publike videblaj Esperanto-objektoj — sponsoritaj kaj pretigitaj de EGS, ICH kaj privatuloj — estis kelkaj dulingvaj ŝildoj kaj Esperanto-lingvaj [[vojmontrilo]]j en la urbo. Tiujn sekvis serio de aliaj Esperanto-objektoj ([[Zamenhof-Esperanto-Objekto|ZEO]]-j), memorlokoj, tabuloj, menukartoj, [[L. L. Zamenhof|Zamenhof]]-monumento, Esperanto-muzeo kaj ekspoziciejo, [http://esperanto-urbo.de hejmpaĝoj], multlingva informado, turismaj broŝuroj, ktp.