23-a de junio: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
→‎Eventoj: Operaco homlupo - kompletigo
→‎Eventoj: ultimato de Stalin reĵetita de pola registaro en ekzilo
Linio 51:
** Nova komandanto de armeo en [[Brita Hindio]] iĝis generalo Claude Auchinleck, lia antaŭulo [[Archibald Wavell]] iĝis vicreĝo de [[Hindio]]
** [[1944]]: '''Likvido de la [[Lodza geto]] komenciĝis''' - germanoj transportis de tie ĉirkaŭ 80 mil judojn al koncentrejo [[Aŭŝvico]], ĉirkaŭ 44 mil mortis pro [[malsatego]] kaj malsanoj; taĉmento de [[Pola Enlanda Armeo]] komandata de [[Zygmunt Szendzielarz]], malgraŭ malpermeso de sia estro, revenĝe pro murdo de poloj en Glinciszki ([[Vilnius (subdistrikto)|Vilna subdistrikto]]), murdis 27 [[litovoj]]n kun kelkaj infanoj en Dubniki; ĉirkaŭigitaj en arbaro apud Giełczyn taĉmentoj de EA post kelkhora batalo kontraŭ germanoj sukcesis trairi - 69 [[partizano]]j pereis, 50 vundiĝis; taĉmento de EA el areo [[Włoszczowa]] en [[embusko]] mortigis 8 germanojn de militista patrolo
** [[Operaco Bagration]]: '''[[Ruĝa Armeo]] komencis ofensivon en [[Belarusio]] per fortoj de 4 frontoj''', apogataj de [[partizano|partizanaj]] taĉmentoj, kontraŭ Grupo de Armeoj "Mitte"; '''[[Francio]]: [[poloj|polaj]] [[piloto]]j el 306-a Skadro de [[Ĉasaviadilo]]j pafalterigis 10 germanajn aviadilojn''' super komunumo [[Le Mans]]; registaroj de [[Usono]] kaj [[Britio]] agnoskis la registaron de [[Bolivio]]; '''ĉefministro de [[pola ekzila registaro]] [[Stanisław Mikołajczyk]] reĵetis [[ultimato]]n de [[Stalin]] pri "reorganizo” de la polaj regopovoj en [[Londono]]''' kiel rompanta [[suvereneco]]n de la pola ŝtato (rezigno de la prezidento [[Władysław Raczkiewicz]], ĉefkomandanto [[Kazimierz Sosnkowski]], defendministro Marian Kukiel kaj ministro pri informado Stanisław Kot kun malkulpigo de [[Sovetunio]] pri la [[masakro de Katin]])
* [[1946]]: Solena enterigo en [[Palmiry]] de [[Maciej Rataj]], ekzekutita de germanoj kadre de amasa [[Eksterordinara Ekstermiga Agado]] de polaj intelektuloj
* [[1949]]: '''[[Stalinismo]]''': polaj komunistaj regopovoj komencis konstrui urbon Nowa Huta (nun kvartalo de [[Krakovo]]) kiel "modelan [[socialismo|socialisman]] urbon sen [[Dio]]" - en la 50-aj jaroj loĝantoj jam persiste ekbatalis pri konstruo de [[preĝejo]]j